Joyeux Noël
| Ĝojan Kristnaskon | |
|---|---|
| Originala titolo | Joyeux Noël |
| Produktadlando | Francio |
| Filmita en | Francio |
| Originala lingvo | franca lingvo, germana lingvo, angla lingvo |
| Kina aperdato | 9-a de novembro 2005 |
| Daŭro | 116 minutoj |
| Ĝenro | dramo |
| Reĝisoro(j) | Christian Carion |
| Produktisto(j) | Christophe Rossignon |
| Scenaro | Christian Carion |
| Muziko | Philippe Rombi |
| Ĉefrolantoj | q468190, q58592, q314403, Benno Fürmann, Diane Kruger, q113949, Michel Serrault, q4716984 |
| Produkto | Nord-Ouest Productions |
| Distribuo | Union Générale Cinématographique |
| IMDb | |
Joyeux Noël (france: [ʒwajø nɔɛl] Ĝojan Kristnaskon) estas franca filmo de Christian Carion [Kristja~ KARIO~] de la jaro 2005. Dum la Festivalo de Cannes, en 2005, ĝi troviĝis en la oficiala elekto, inter la filmoj eksterkonkursaj. Aperas en la filmo gesteluloj Benno Fürmann, Daniel Brühl kaj Diane Kruger.
Enhavo |
Intrigo [redakti]
Kiam ekŝprucas la Unua mondmilito, meze de somero 1914, ĝi surprizas kaj kirlade forprenas milionojn da homoj. Nikolaus Sprinks, kiu estas mirindega tenorulo de la operejo Berlina, tuj devos ĉesigi sian karieron kaj rezigni pri sia amatino: Anna Sörensen, la sopranulino kiu estas lia kantpartnerino.
La anglikana pastro Palmer propravole rekrutiĝas por sekvi sian junan helpanton en la preĝejo, Jonathan [Ĵonatan']. Ili forlasas sian karan Skotlandon, la unua kiel brankardisto, la dua kiel soldato... Leŭtenanto Audebert devis lasi sian gravedan edzinon enlitigitan por fore batali kontraŭ la malamikaro. Ekde tiam, la Germanoj okupas la urbeton en norda Francio, kie la juna edzino probable jam naskis, krom se la plej malbona jam okazis ... Nenion scii pri sia familio estas suferado, kiu subfosas kaj traboras ĉiujn noktojn de la leŭtenanto.
Kaj poste falas la neĝo kaj alproksimiĝas Kristnasko kun sia aro de donacoj el familioj kaj staboj. Tamen, la surprizo ne ekestos el la abundaj poŝtpakaĵoj, kiuj diskovras la tranĉeojn francajn, germanajn kaj skotajn. Ĉar okazas nepenseblaĵo! Por momenteto, la fusiloj estos demetitaj por ebligi iron, ĉe kandela lumo, al renkonto de la frontflankuloj, por ilin manpremi, interŝanĝi kun ili cigaredojn kaj ĉokoladon. Ankaŭ por deziri al ili "Ĝojan Kristnaskon!"
Rolularo [redakti]
- Diane Kruger: Anna Sörensen
- Benno Fürmann: Nikolaus Sprink
- Guillaume Canet: Leŭtenanto Audebert
- Gary Lewis: Palmer
- Dany Hamidou Boon: Ponchel
- Daniel Brühl: Horstmayer
- Lucas Belvaux: Gueusselin
- Bernard Le Coq: Generalo
- Alex Ferns: Gordon
- Christopher Fulford: Majoro
- Michel Serrault: Kastelano
- Suzanne Flon: Kastelanino
- Robin Laing: William
- Joachim Bissmeier: Zimmermann
- Thomas Schmauser: Kronprinco
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- pri la romano de Christian CARION, en la franca, ĉe la eldonejo PERRIN, ISBN n° 2-262-02400-6
- pri la filmo
- Joyeux Noël ĉe imdb.com
