Dayton (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Historia halo de la kantona kortumo en Dayton
Historia fervoja stacio en Dayton
Situo de Dayton en Kantono Columbia

Dayton estas urbeto en Kantono Columbia, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi estas la plej granda urbo en la kantono, kaj la administra sidejo. En 2010 la usona censo nombris 2 526 loĝantojn en Dayton. Ĝia poŝtkodo estas 99328. Ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-16970 kaj 1504356, respektive.[1]


Historio

Dayton ekloĝiĝis en la 1860-aj jaroj. Urbetan planon registris Jesse kaj Elizabeth Day la 23-an de novembro, 1871, kaj Jesse Day oficiale municipigis ĝin dek jarojn poste. Ĝi estas nomita honore al s-ro Day[2]. Dayton havas la plej malnovan fervojan stacion en Vaŝingtonio (1881), kaj ankaŭ la plej malnovan daŭre uzatan kortuman halon (1887).

Historia Loĝantonombro

La loĝantaro ĝenerale kreskis ĝis 1950, kiam estis preskaŭ kvar mil loĝantoj, poste falis al stabila nivelo ĉirkaŭ 2 500:

  • 1890...1 880
  • 1900...2 216
  • 1910...2 389
  • 1920...2 695
  • 1930...2 528
  • 1940...3 026
  • 1950...3 979
  • 1960...2 913
  • 1970...2 596
  • 1980...2 565
  • 1990...2 468
  • 2000...2 655
  • 2010...2 526

Geografio

Dayton situas ĉe 46° 19′ 11″ N 117° 58′ 40″ U / 46.31972 °N, 117.97778 °U / 46.31972; -117.97778 (mapo) (46.319608, -117.977699).

Laŭ la Usona Buroo de la Censo, la urbo ampleksas entute areon de 3.8 km², tute seka tero. La rivero Touchet fluas tra Dayton.

Citaĵoj

  1. http://factfinder.census.gov/ United States Census Bureau. Retrieved 2008-01-31.
  2. Washington Place Names database, eld. Tacoma Public Library; alirdato: 2009-03-06

Eksteraj ligiloj