De Rerum Natura

El Vikipedio, la libera enciklopedio

De rerum natura aŭ plej ofte De natura rerum estas epopea poemo en latina lingvo de la latina poeto Lukrecio, kiu vivis en la unua jarcento antaŭ Jesuo Kristo. Ĝi estas skribita en daktilaj heksametroj, la klasika metro por la epopeaj poemoj. Ĝi estas farita por traduki, en la senco de traducere, la doktrinon de Epikuro.

La poemo volas "rompi la fortajn riglilojn de la pordo de la natura", tio estas: malkaŝi la naturon de la mondo kaj de la fenomenoj por la leganto.

Laŭ Lukrecio, kaj konforme al la epikurana tradicio, tiuj scioj devas permesi al la homaro liberigi sin je la superstiĉoj, interalie religiaj, kiuj malhelpas la homojn trafi la ataraksion, t. e. la animtrankvilecon.

Epikurismo en Italio

Kvankam ni malmulte konas la vivon de Lukrecio kaj ni ne estas sendubaj pri la epoko, dum kiu li vivis, ni povas kompreni, ke ĝi estis periodo de politikaj tumultoj. Ĝi estas markita de masakroj (masakroj de Marius), de diktatoroj (Lucio Kornelio Sulao de −82 ĝis −79), de la subpremo de la socialaj agitadoj (Spartacus de −73 ĝis −71) aŭ de la multaj violentaj militoj.

La historio de Romo tiam estas markita de la krizo de la tradiciaj valoroj, kia la virtus, kiu laŭdegis la kuraĝon, la lojalon, la moderecon, aŭ la piecon. La romanoj tiam ofendmokis pri tiuj valoroj. Tamen ĉiuj tiuj valoroj, kiujn la stoikistoj defendis, rekunigis la socion ĝis tiu epoko.