De Volkskrant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
News.svg De Volkskrant
Lando Nederlando
Lingvo nederlanda
Periodeco ĉiutaga
Ĝenro ĝenerala
Eldonkvanto 350 000 ekz.
Fondiĝis en 1921
Eldonejo Perscombinatie NV
Eldona urbo ...
Ĉefredaktoro ...
Retpaĝo http://www.volkskrant.nl/
ISSN ...

De Volkskrant [la Popolgazeto] estas nederlanda gazeto.

De Volkskrant estis origine katolika gazeto, eldonita semajne ekde la 2-a de oktobro 1919 kaj tage ekde la 1-a de oktobro 1921. Komence la de Dua mondmilito la nombro da legantoj malkreskis drame kaj en 1941 la gazeto kelktempe malfondiĝis. Post la milito De Volkskrant ekkreskis ĝis granda tutlanda gazeto.

Meze de la 60-aj jaroj la gazeto preskaŭ komplete perdis sian katolikan karakteron kaj sin turnis al la "pli juna leganto" . Ĝi transprenis rolon kiel voĉo de progresema Nederlando de la gazeto Het Parool. En 1968 De Volkskrant ekkunlaboris kun Het Parool kaj en 1975 ankaŭ Trouw sin ligas al ili. Kune ili daŭrigis kiel Perscombinatie NV.

Nuntempe De Volkskrant estas kun eldonkvanto de 350 000 (2003) unu el la plej grandaj naciaj gazetoj en Nederlando. La gazeto konsideriĝas kiel modere maldekstra kaj progresema.