Defend-kirko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Defend-kirkofortikaĵopreĝejo (aŭ fortresopreĝejo) estas kirko ekipita per konstruelementoj taŭgaj por defendo kontraŭ malamiko, ekzemple kreneloj, paftruoj aŭ ĉirkaŭa muraro.

Kirko de Beaurain (Flavigny-le-Grand-et-Beaurain), kun defendaj turoj
Kirko de Székelyderzs kun defenda muro

Estis du solvoj: aŭ oni faris defendan etaĝon kaj pli altan turon sur la kirkon, aŭ oni konstruis ĉirkaŭan muron kun bastionoj.

En la mezepoko multaj vilaĝoj en diversaj eŭropaj landoj ekipis siajn kirkojn per defendiloj, ĉar defenda muro ĉirkaŭ la tuta setlejo ĝenerale estis privilegio de urboj. Kiam alproksimiĝis malamikoj aŭ rabistaj bandoj, la vilaĝanoj do devis forlasi siajn domojn, sed almenaŭ trovis personan rifuĝejon en sia kirko. Foje oni eĉ elektis la konstrulokon de kirko laŭ ĝia taŭgo por defendo, ekzemple sur monteto.

Necesas distingi inter veraj defendaj kirkoj kaj tiaj, al kiuj oni pro diversaj kialoj aldonis defend-aspektajn elementojn, kiuj tamen ne vere servis al defendaj celoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sânpetru