Defendanto de la Kredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Defendanto de la Kredo, aŭ defendanto de la Fido, origine latine Defensor Fidei, estas la estima epiteto per kiu papo Klemento la 7-a, en 1521, omaĝis la verkiston de Assertio septem sacramentorum (defendo pri la sep sakramentoj), manlibreto pri kredindaĵoj por la bona katoliko, klare sed konvencie verkita. Tiu estis skribita responde al la Lutera verko De captivitate Babylonica (Pri la babilona sklaveco): se la Lutera verko emis rompi la kristanan unuecon, la manlibreto emis rekrei la unuecon, el tiu la laŭdo de la papo. Sed la aŭtoro de la defenda verko estis Henriko la 8-a, reĝo de Anglio (1491-1547), kiu per tiu eseo intencis distanciĝi el la herezo de Lutero. La epiteto estis certe por la persono Henriko kaj, do, ne estis hereda, sed reĝino Elizabeta la Unua, jarojn post la angla skismo, opiniiis omaĝata per ĝi la reĝantan reĝon kaj aldonis ĝin en la reĝa blazono.

Eksteraj ligiloj