Defendo de Praga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Defendo de Praga (masakro de Praga) – la lasta armita batalo de la insurekcio de Kościuszko kaj samtempe la lasta batalo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj okaziĝinta la 4-an de novembro 1794.

La apudvarsovia Praga estis dum la insurekcio de Kościuszko strategia defendoloko antaŭ atakanta de oriento rusa soldataro. Fortoj de la komandanto Aleksandr Suvorov konsistis el ĉirkaŭ 23 mil soldatoj kaj 104 pafilegoj. Pola generalo Józef Zajączek disponis nur pri 13 mil defendantoj lokitaj laŭlonge de fortikaĵoj establitaj sub la gvido de inĝeniero Jan Bakałowicz.

Trapaso de batalo[redakti | redakti fonton]

Post pola malvenko apud Maciejowice (distrikto Garwoliński) kaj malliberigo de Tadeusz Kościuszko rusoj ne decidis ien pasigi vintron, sed militiris al Varsovio. Defendon de Varsovio komencis organizi nova insurekciestro Tomasz Wawrzecki, kiu intencis redoni Praga sen batalo kaj aranĝi defendon laŭlonge de Vistulo.

Veninta el Grandpolujo, post sukcesa militiro, Jan Henryk Dąbrowski ekproponis forlasi Varsovion kaj translokiĝi malantaŭ la rivero Bzura, sur la aneksita de prusoj tereno, kie la pola soldataro povus travintri, kio plilongigus la insurekcion, embarasus alian okupanton kaj plilongigus komunikajn vojojn de la rusa soldataro.

Kontraŭan opnion esprimis Ignacy Potocki, kiu volis situi la ĉefan batalon antaŭkampe de Praga.

Finfine oni decidis defendi Praga kaj la ĉefan komandon komisiis al Józef Zajączek. Konstruataj remparoj tamen ne estis forta defendoloko pro ĉie estanta sablo. Ekplanitaj fortikaĵoj estis senbezone trovastigitaj. Litovaj fortoj kalkulantaj 13600 soldatojn kaj 43 bateriojn kun 104 pafilegoj estis malbone ekzercitaj kaj ekipitaj kaj krome demoraligitaj per konstanta retiriĝado de Litovio. En la sama tempo la plej bonaj taĉmentoj staris apud Bzura por rigardi prusojn.

Frumatene la 4-an de novembro rusoj sepkolumne komencis surprizan atakon kaj post mallongdaŭra, persista batalo rompis fortikaĵojn kaj komencis marŝi al ponto kondukanta al Varsovio. En sia reduto mortfalis generalo Jakub Jasiński. Juda regimento de Berek Joselewicz estis frakasita kaj plimulto de soldatoj pereis. La tuta batalo malgraŭ persista defendo daŭris nur 4 horojn. Pereis 6000 soldatojn. Rusoj perdis 1500 kaj 580 vunditojn.

Masakro de Praga[redakti | redakti fonton]

Post la batalo rusoj komencis masakri civilan loĝantaron. Dum kelkhora murdado vivon perdis ĉirkaŭ 20 mil homoj. Tio terorigis la maldekstrabordan flankon de Varsovio kaj igis la ĉefurbon al kapitulaco. Insurekcia armeo retiriĝis suden kaj la 5-an de novembro la tuta urbo estis okupita de rusoj. Tiutempa brita ambasadoro en Varsovio nomis la murdon de civiluloj abomeninda, senbezona barbarismo. Por festi la venkon la carino Katarino la 2-a fondis insignon Kruco por Konkero de Praga.

Por omaĝi viktimojn de la masakro oni starigis krucon ĉe la vojkruciĝo de la aleo al Solidareco kaj strato Jagelona. Memoron pri la viktimoj memorigas ĉiujaraj solenaĵoj kaj tabulo enmurigita, dum pasinta 200-jara datreveno, sur la preĝejo al Dipatrino Loreta ĉe strato Ratuszowa.