Deklino de la Romia Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la okcidenta kaj orienta romiaj imperioj en 476.

La deklino de la Romia Imperio, ankaŭ nomata disfalo de la Romia Imperio, aludas al la historia periodo, kiam malaperis la Okcidenta Romia Imperio. La kutime akceptata dato estas la 4-a de septembro 476, kiam abdikis la lasta okcidenta imperiestro Romulo Aŭgustulo.

La esprimo estis uzita por la unua fojo en la 18-a jarcento de Edward Gibbon en fama eseo. Li tamen estis nek la unua, nek la lasta homo, kiu interesiĝis pri la kialoj de la disfalo de la imperio. Ĝi restas grava temo por universala historio, kaj estis studita kaj pliriĉigita de la laboro de multaj historiistoj.