Dekretoj de Beneš

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dekretoj de Edvard Beneš, prezidento de la respubliko, rilatas al nacia administrado de la posedaĵo de ĉeĥaj civitanoj de germana, hungara etna aparteno, perfiduloj kaj kunlaborantoj kaj al nevalideco de kelkaj posedaĵjuraj traktadoj el la tempo de la okupacio de Ĉeĥoslovakio. La dekretoj do celis ne nur puni kunlaborintojn de la germana okupacio, sed forpeli ĉiujn anojn de la nomitaj etnoj (nur esceptante antifaŝismajn aktivulojn).

Temas pri aro de 143 dekretoj, dekretitaj parte dum ekzilo kaj parte post reveno, sed antaŭ la kreado de ĉeĥa parlamento, kiu post sia starigo aprobis la dekretojn.

Forpreno de la rajtoj

  • perdo de la ŝtataneco - tiel ekz. pensio, socia asekuro (33-a dekreto)
  • malpermeso de uzo de la nacia lingvo en ekleziaj diservoj, en instancoj
  • ekskludo el la altlernejoj
  • malfondigo de la kulturaj, sociaj institutoj,
  • malpermeso de eldono de german- kaj hungarlingvaj gazetoj, libroj
  • malpermeso de posedo de radioaparato de la germanoj, hungaroj
  • labordevo, interna deportado (71-a dekreto)

Forpreno de la posedaĵoj

  • ŝtatigo de ĉiuj posedoj (agro, uzinoj, fabrikoj ktp.) (5-a, 12-a, 108-a dekretoj)

Pluaj dekretoj celis dividon de la forprenita agro inter ĉeĥoj kaj slovakoj.