Demokrata socialismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Demokrata socialismo estas politika movado kiu strebas al socio kun forta akcentado de homaj kaj civitanaj rajtoj, leĝa sekureco kaj garantitaj demokrataj reguloj, kun merkatekonomia bazo kaj samrajta kunestado de diversaj formoj de proprieto de produktiloj, al socio kies decidomekanismoj ebligas en kazo de intereskonfliktoj doni prioritaton al la interesoj de la socio, reprezentata de demokratia plimulto, tiel limigante la influon de ekonomie potencaj individuoj aŭ grupoj.