Demokratoj 66

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu artikolo estas pri politika partio. Pri la aliaj signifoj de la dusigna kombino vidu apartigilon D kun nombro.


Politika gvidanto de D66: Alexander Pechtold

Democraten 66D66 estas socialliberala kaj progresema politika partio en Nederlando. Ĝi fondiĝis en 1966 kaj ĝia ĉefa celo estis politika renovigo. La partio volas interalie referendumojn kaj rektan elekton de urbestroj kaj de la ĉefministro.

D66 nomas sin sociala-liberala. Laŭ D66 homo estu libera sed respondeca.

Ek de la 27a de majo 2003, D66 regis en koalicio kun CDA kaj VVD. La partio forlasis la koalicion en 2006, en la balotoj de tiu jaro ĝi falis de ses al tri seĝoj en la parlamento (dua ĉambro).

En la Eŭropa Parlamento D66 estas ano de la ELDR-frakcio.

Eksteraj ligiloj

greke Democraten 66 (nederlanda)