Dendrita ĉelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
dendrita ĉelo

Dendritaj ĉeloj estas ĉeloj de la imuna sistemo, kiuj laŭ tipo evoluiĝas el monocitoj aŭ el praformoj de T-limfocitoj. La ĉefa funkcio de la dendritaj ĉeloj estas la antigena (antikorpo-genera) procesigo kaj prezento de strukturoj kiujn la imuna sistemo antaŭe rekonis korpofremdaj - ekzemple mikroorganismoj aŭ ties eroj. Per disfluigo de specifaj citokinoj, do proteinoj reguligantaj la krekson kaj diferencigon de ĉeloj, kaj la elformigo de specifaj ĉelsurfacaj receptoroj, ili influas T-limfocitojn kaj sekve plifortigas la specifan ĉelan imunan defendon. La ĉeloj unuafoje priskribiĝis en 1973. Koresponde al sia nomo, la ĉeloj havas specifajn citoplasmajn "branĉetojn" (la latina vorto dendriticus signifas "disbranĉiĝinta"), kio donas al ili sian tipan stelforman aspekton.

La 3-an de oktobro 2011 la sciencistoj Ralph M. Steinman, Bruce A. Beutler kaj Jules A. Hoffmann estis honorigitaj per la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj.