Dezső Veszprémy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dezső Veszprémy [deĵO vesprEmi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Veszprémy Dezső estis hungara kuracisto, profesoro, patologo, bakteriologo.

Dezső Veszprémy [1] naskiĝis la 1-an de marto 1871 en Hungara reĝlando en Sajószentandrás (nuntempa Șieu-Sfântu en Rumanio). Li mortis la 24-an de majo 1924 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dezső Veszprémy akiris medicinan diplomon en Universitato Ferenc József en 1895. Post siaj studoj li eklaboris en kliniko pri internaj malsanoj en Kolozsvár. Post 2 jaroj li laboris kaj instruis en la patologia instituto. En 1903 li estis nomumita privata profesoro, en 1911 titulara eksterordinara profesoro, en 1914 publika ordinara profesoro, samtempe institutestro. Tiujn lastajn titolojn li portis ankaŭ en Szeged, ĉar la universitato translokiĝis al Szeged en 1919. En la studjaro 1923 li estis rektoro.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A malária (1903) - kunverkinto, premiita verko
  • Kálmán Buday: Kórboncolástan (1914) - aparta ĉapitro en la studenta lernolibro

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.