Dialogue avec mon jardinier (filmo)
El Vikipedio
Dialogue avec mon jardinier (Dialogo kun mia ĝardenisto) estas franca filmo de Jean Becker aperinta en 2007.
Enhavo |
Temo[redakti]
Akirinte kontentigan reputacion de pariza pentristo, kvindek-jarulo revenas al siaj radikoj kaj reeniras en la centron de profunda Francio por reekposedi la domon de sia juneco. Ĉirkaŭ la domo etendiĝas granda terpeco, kiun li ne emas prizorgi pro nesufiĉa talento.
Pro tio, li publikigas lokan dung-anonceton. La unua kandidato (kiu montriĝos taŭga) estas eksa kunlernanto el la komunuma lernejo, kiun li tiel mirinde retrovas. Li estos lia ĝardenisto.
Ĉe lia ĉiutaga ĉeesto, la pentristo per impresionismaj tuŝoj malkovras homon, kiu unue scivoligas lin kaj poste mirigas pro la honesteco kaj simpleco de lia alrigardo al la mondo...
Teĥnikaĵoj[redakti]
- Titolo: Dialogue avec mon jardinier
- Reĝisoro: Jean Becker
- Scenaro, adapto kaj dialogoj: Jean Cosmos, Jacques Monnet kaj Jean Becker, adaptita de samnoma romano de Henri Cueco
- Muziko: Ahmet Gülbay
- Devenlando: Francio
- Aperdato: 6-a de junio 2007
- Formato: Kolora
- Ĝenro: Komedio
- Daŭro: 110 minutoj
Rolularo[redakti]
- Daniel Auteuil:Pentristo, "Dupinceau"
- Jean-Pierre Darroussin: Ĝardenisto, "Dujardin"
- Fanny Cottençon: Hélène, edzino de "Dupinceau"
- Élodie Navarre: Carole, filino de "Dupinceau"
- Alexia Barlier: Magda, amatino de "Dupinceau"
- Hiam Abbass: Edzino de Ĝardenisto
Videoteko[redakti]
- Aperis DVD de la filmo.
Eksteraj ligiloj[redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Filmo |