Dianetiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
L. Ron Hubbard kondukas dianetikan seminarion en Los-Anĝeleso en 1950.

Dianetiko (anglalingve dianetics) estas aro da ideoj kaj praktikoj rilate al la metafizika rilato inter la homaj menso kaj korpo, elpensita de L. Ron Hubbard, verkisto de sciencfikciaj rakontoj kaj fondinto de scientologio. Ĝi daŭre estas praktikata de scientologianoj. Hubbard inventis la vorton "Dianetiko" per la kunmiksiĝo de la grekaj vortoj dia ("tra") kaj nous ("menso").