Dick Cheney

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oficiala portreto

Richard Bruce "Dick" CHENEY (naskiĝis 30-an de januaro 1941) estis la 46-a Vicprezidento de Usono sub Prezidento George W. Bush, de januaro 2001 ĝis januaro 2009. Li estis antaŭe ĉefoficisto de la Blanka Domo, membro de Usona Domo de Reprezentantoj el Vajomingo, kaj Usona Sekretario pri Defendo. Li ankaŭ estis prezidanto kaj ĉefoficisto de Halliburton Energy Services. Li estis la dua vicprezidanto en Usona historio kiu pafis alian homon. En 2006 li pafis amikon en la vizaĝo.

La 24-an de aprilo 2007 Dennis Kucinich (kongresano el Ohio) anoncis la publikigon en la Usona Domo de Reprezentantoj de akuza akto celanta elpostenigi la vicprezidenton.

La 24-an de majo, lia filino naskis filon, tiel li iĝis avo. Ĉar lia filino Mary Cheney estas lesbo kaj vivas kun alia virino, tiel la afero kaŭzis malkomprenon kaj kritikon inter la konservativuloj.

Eksteraj ligiloj