Diego de Almagro la Juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diego de Almagro la Juna
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1520 (1520-01-01)
en Panamurbo
Morto 1-an de januaro 1542 (1542-01-01) (22-jaraĝa)
en Kusko
Mortokialo senkapigo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Diego de Almagro
Okupo
Okupo esploristo • militisto
vdr

Diego de Almagro la Juna (hispane Diego de Almagro el Mozo) (naskiĝis en 1522 en Panamo , mortis la 6-an de septembro 1542 en Kusko) estis perua aventuristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de Diego de Almagro kaj de indianino de Panamo, li aliĝis al sia patro iom post la konkero de la Inkaa imperio en 1535. Post la ekzekuto de lia patro en 1538, li fariĝis lia sola heredanto. Tamen, la Pizarroj malhelpis al li ĝui pri siaj titoloj, kaj tenis lin sub gvatado en Limo.

Malgraŭ tio, kelkaj iamaj subtenantoj de Almagro federiĝis ĉirkaŭ li. En 1541, sub la gvidado de Juan de Rada, ili murdis Franciscon Pizarro. Diego de Almagro la Juna tiam rapide fariĝis agnoskata kiel guberniestro de la plimulto de urboj de Peruo.

Tamen, li devis disbati la reziston de Kusko. Dume, la nova guberniestro enoficigita de la reĝo, nome Cristóbal Vaca de Castro, alvenis al Peruo, kaj arigis ĉirkaŭ si grandan soldataron. Post malsukceso de intertraktadoj, la batalo inter la subtenantoj de Almagro kaj la subtenantoj de la reĝo kondukis al malvenko de la unuaj. Almagro tiam fuĝis al Kusko, sed estis arestita, juĝita, kaj senkapigita baldaŭ poste laŭ ordono de sia venkanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Diego de Almagro le jeune en la franca Vikipedio.