Difuzo de novaj aferoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La difuzo de novaj aferoj laŭ Rogers. Kun sinsekvaj grupoj de konsumantoj, kiuj adoptas la novan teknikon (blue desegnita), ĝia parto de la merkato (flava) iom post iom atingos la satiĝonivelon. En matematiko la S-kurbo estas konata kiel 'logistika funkcio'. La grupoj estas pioniroj (novigantoj), fruaj adoptantoj, frua plimulto, malfrua plimulto, postrestantoj.

Difuzo de novaj aferoj estas teorio, kiu provas klarigi kiel, kial kaj kiom rapide novaj ideoj kaj teknikoj disvastiĝas en kulturoj. La koncepton unue studis la franca sociologo Gabriel Tarde (1890) kaj germanaj kaj aŭstraj antropologoj kiel Friedrich Ratzel kaj Leo Frobenius.[1] Ĝia baza epidemiologia aŭ intern-influa formo estis formulita de H. Earl Pemberton,[2] kiu provizis ekzemplojn de institucia difuzo kiel afrankaj poŝtmarkoj kaj leĝoj pri deviga lernejo-frekventado.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1962 Everett Rogers, profesoro de kampara sociologio, eldonis la libron 'Difuzo de novaj aferoj'. En la libro, Rogers sintezis la esploron de pli ol 508 studoj pri difuzo kaj produktis teorion por la adoptado de novaĵoj inter individuoj kaj organizoj.

La libro proponis 4 ĉefajn elementojn, kiuj influas la disvastiĝon de nova ideo: novaĵo, komunikadaj kanaloj, tempo kaj socia sistemo. Do difuzo estas la procezo, en kiu novaĵo estas komunikata tra certaj kanaloj laŭ la tempo inter la membroj de socia sistemo. La individua progreso iras tra 5 stadioj: scio, persvado, decido, efektivigo kaj konfirmo. Se la novaĵo estas adoptita, ĝi disvastiĝas tra diversaj komunikadaj kanaloj.

Dum komunikado, la ideo estas malofte taksata el scienca starpunkto; estas pli tiel, ke subjektivaj perceptoj de la novaĵo influas la difuzon. La procezo okazas dum la tempo. Fakte sociaj sistemoj determinas la difuzon, normojn pri difuzo, rolojn de opinigvidantoj kaj ŝanĝagentoj, tipoj de novaĵaj decidoj kaj novaĵaj sekvoj.

Uzi la modelon de Rogers en la kampo de sano bezonas la supozon, ke la novaĵo en klasika difuzoteorio estas ekvivalenta al sciencaj esplorrezultoj rilate al la praktiko, antaŭsupozo kiu ne estis rigore elprovita.[3]

La teorio pri la difuzo de novaj aferoj venas el diversaj fontoj kaj pluraj disciplinoj. Rogers identigas ses ĉefajn tradiciojn kiu efikis al la esplorado de difuzo: antropologio, frua sociologio, kampara sociologio, edukado, industria kaj kuraca sociologio. La teorio pri difuzo de novaj aferoj estis plejparte influita de la laboro de kamparaj sociologoj.[4].

Partoj de la esplorado[redakti | redakti fonton]

La kernaj elementoj en la esplorado de difuzo estas:

Elemento Difino
Nova afero Rogers difinas novan aferon kiel "ideon, praktikon aŭ objekton kiu estas perceptita kiel nova de individuo aŭ alia unuo de adopto".[5]
Komunikaj kanaloj Komunika kanalo estas "la rimedo per kiu mesaĝoj iras de unu individuo al alia".[6]
Tempo "La novaĵo-decida periodo estas la tempodaŭro bezonata por pasi tra la novaĵo-decida procezo".[7] "La indico de adopto estas la relativa rapido kun kiu novaĵo estas adoptita de membroj de socia sistemo".[8]
Socia sistemo "Socia sistemo estas difinita kiel aro de interrilatitaj unuoj, kiuj estas okupitaj en komuna problemsolvado por plenumi komunan celon".[9]

Decidoj[redakti | redakti fonton]

Du faktoroj difinas kian tipon havas aparta decido:

  • Ĉu la decido estas farita libere kaj efektiviĝis libervole,
  • Kiu faras la decidon.

Surbaze de ĉi tiuj konsideroj, tri tipoj de novaĵo-decidoj estis identigitaj ene de la difuzo de novaĵoj.

Tipo Difino
Laŭvola Novigo-Decido Ĉi tiu decido estas farita de individuo kiu estas iusence distingita de aliaj en socia sistemo.
Kolektiva Novigo-Decido Ĉi tiu decido estas farita kolektive de ĉiuj individuoj de socia sistemo.
Aŭtoritata Novaĵo-Decido Ĉi tiu decido estas farita por la tuta socia sistemo flanke de kelkaj individuoj, kiuj havas influon aŭ potencon.

Mekanismo[redakti | redakti fonton]

Difuzo de novaĵo okazas tra kvin–paŝa procezo. Ĉi tiu procezo estas speco de decidofarado. Ĝi okazas tra serio de komunikadaj kanaloj dum kelka tempo inter la membroj de simila socia sistemo. Ryan kaj Groco unue indikis la identigon de adopto kiel procezon en 1943 (Rogers 1962, p. 79). Rogers klasifikas la kvin stadiojn (aŭ paŝojn) kiel: konscio, intereso, prijuĝo, elprovo kaj adopto. Individuo povas malakcepti novaĵon je ajna momento dum aŭ post la adopta procezo. En pli lastaj eldonoj de la 'Difuzo de Novaj Aferoj' Rogers ŝanĝis la terminaron de la kvin stadioj al: scio, persvado, decido, efektivigo kaj konfirmo. Tamen la priskriboj de la kategorioj restis similaj dum la eldonoj.

Kvin stadioj de la adopta procezo
Stadio Difino
Scio En ĉi tiu stadio la individuo unue perceptas novaĵon sed mankas informo pri la novaĵo. Dum ĉi tiu stadio de la procezo la individuo ne estis inspirita serĉi pli da informo pri la novaĵo.
Persvado En ĉi tiu stadio la individuo estas interesita pri la novaĵo kaj aktive serĉas detalajn informojn pri la novaĵo.
Decido En ĉi tiu stadio la individuo rigardas la koncepton de la novaĵo kaj pezas la avantaĝojn/malavantaĝojn de la uzado de la novaĵo kaj decidas ĉu adopti aŭ malakcepti la novaĵon. Pro la individuisma naturo de ĉi tiu stadio Rogers notas ke ĝi estas la plej malfacila stadio por akiri empirian certecon (Rogers 1964, p. 83).
Efektivigo En ĉi tiu stadio la individuo utiligas la novaĵon je varianta grado depende de la situacio. Dum ĉi tiu stadio la individuo difinas la utilecon de la novaĵo kaj eble serĉas plian informon pri ĝi.
Konfirmo Kvankam la nomo de ĉi tiu stadio povas esti erariga, en ĉi tiu stadio la individuo finas sian decidon daŭre uzi la novaĵon kaj eble uzas la novaĵon je ĝia plej plena potencialo.

Adoptorapideco[redakti | redakti fonton]

La adoptorapideco estas difinita kiel la relativa rapido kun kiu membroj de socia sistemo adoptas novaĵon. Ĝi estas kutime mezurata per la tempodaŭro bezonata por ke certa procentaĵo de la membroj de socia sistemo adoptu novaĵon (Rogers 1962, p. 134). La adoptorapideco por novaĵoj estas difinita per la kategorio de unuopa adoptanto: Kutime individuoj, kiuj unue adoptas novaĵon, bezonas malpli longan adoptoperiodon (adoptoprocezon) ol malfruaj adoptantoj.

Dum la adoptado ie estas punkto ĉe kiu novaĵo atingas kritikan mason. Tiu ĉi estas momento en la adopta kurbo, dum kiu sufiĉe da individuoj adoptis novaĵon tiel ke la daŭra adopto de la novaĵo estas memsubtena. Priskribante kiel novaĵo atingas kritikan mason, Rogers skizas plurajn strategiojn por helpi novaĵon atingi ĉi tiun stadion. Ĉi tiuj strategioj estas: Zorgi ke novaĵo estas adoptita de tre respektita individuo ene de socia reto, kreante instinktan deziron por specifa novaĵo. Enĵeti novaĵon en grupon de individuoj kiu volonte uzus novaĵon kaj provizi pozitivajn reagojn kaj apartajn avantaĝojn por fruaj adoptantoj de la novaĵo.

La 5 faktoroj de Rogers[redakti | redakti fonton]

Rogers difinas plurajn esencajn karakterizaĵojn de novaĵoj kiuj influas la decidon de individuo adopti aŭ malakcepti novaĵon.

Faktoro Difino
Relativa Avantaĝo Kiom pli bona novaĵo estas kompare kun la antaŭa tekniko.
Kongrueco La nivelo de kongrueco rilate al la vivo de individuo, kiu eble uzos ĝin.
KompleksecoSimpleco Se la novaĵo estas tro malfacile uzebla, individuo malprobable adoptos ĝin.
Provebleco Kiom facile novaĵo povas esti provata kiam ĝi estas adoptata. Se uzanto havas malfacilaĵojn dum la ekuzado kaj provado de la novaĵo, ĉi tiu individuo malpli probable adoptos ĝin.
Observebleco Kiom multe novaĵo estas videbla al aliaj. Novaĵo, kiu estas pli videbla, subtenos la komunikadon inter la konatoj de la individuo kaj ties persona reto kaj sekve kreos pli da pozitivaj aŭ negativaj reagoj.

Kategorioj de adoptantoj[redakti | redakti fonton]

Rogers difinas kategorion de adoptantoj kiel klasifikon de individuoj ene de socia sistemo surbaze de novigemo. En la libro Difuzo de novaj aferoj Rogers sugestas entute kvin kategoriojn de adoptantoj por normigi la uzadon de adoptantokategorioj en la esplorado de difuzo. La adoptado de novaĵo sekvas S-forman kurbon kiam reprezentita laŭlonge de la tempo.[10] La kategorioj de adoptantoj estas: novigantoj (pioniroj), fruaj adoptantoj, frua plimulto, malfrua plimulto kaj malfruuloj (Rogers 1962, p. 150).

La disvastiĝo de novaj aferoj trairas la diversajn grupojn unu post la alia. Kutime estas ŝanco pri disvastiĝo en la posta grupo nur, se la antaŭa grupo pli malpli plene adoptis la novan aferon, kun sukceso aplikadas ĝin kaj (kutime neformale) informas la homojn en la postaj grupoj pri tio; krome ofte la varbantoj por la nova afero transprenas tiun informadon pri sukcesa aplikado. Se kontraste nur malgranda parto de unu grupo jam adoptis kaj aplikadas novan aferon, estas preskaŭ neniu ŝanco, ke homoj el la posta grupo adoptos la novaĵon. (Tial Esperanto, kiu estas parolata ĝis nun nur de malgranda parto de la grupo de la tiurilataj pioniroj, aktuale ne jam havas grandan ŝancon disvastiĝi en la ceteraj grupoj[11].)

Kategorio de adoptantoj Procentaĵo Difino
Novigantaj (pioniroj) 2 % Novigantoj estas la unuaj individuoj, kiuj adoptas novaĵon. Novigantoj estas pretaj akcepti riskojn, estas plej junaj laŭ aĝo, en la plej alta socia klaso, havas grandan financan komprenon, estas tre sociemaj, havas plej proksiman kontakton al la scienco kaj interrilatas kun aliaj novigantoj. Pro sia toleremo al riskoj ili pretas adopti teknikojn kiuj fine eble malsukcesos. Financaj rimedoj helpas al ili elteni ĉi tiujn malsukcesojn. (Rogers 1962, 5a eld., p. 282)
Fruaj adoptantoj 14 % Tiu ĉi estas la dua plej rapida kategorio de individuoj, kiuj adoptas novaĵon. Ĉi tiuj individuoj havas la plej altan gradon de opiniogvidado inter ĉiuj adoptantokategorioj. Fruaj adoptantoj estas kutime junetaj, havas relative altan socian statuson, havas pli da financa kompreno, altnivelan edukadon kaj estas pri sociaj aferoj pli progresintaj ol malfruaj adoptantoj. Ili estas pli diskretaj en adoptaj elektoj ol pioniroj. Ili konscias, ke prudenta elekto de adopto helpos al ili plu teni centran komunikadan pozicion (Rogers 1962, 5a eld., p. 283).
Frua plimulto 34 % Individuoj en ĉi tiu kategorio adoptas novaĵon post malsama tempo. Ĉi tiu tempo de adopto estas konsiderinde pli longa ol ĉe la novigantoj kaj fruaj adoptantoj. La frua plimulto emas esti pli malrapida en la adopta procezo, havas socian statuson super la mezumo, kontakton kun la fruaj adoptantoj kaj malofte havas poziciojn de opinigvidado en sistemo (Rogers 1962, 5a eld., p. 283).
Malfrua plimulto 34 % Individuoj en ĉi tiu kategorio adoptos novaĵon post la ordinara membro de la socio. Ĉi tiuj individuoj alproksimiĝas al novaĵo kun multa skeptiko kaj post kiam la plimulto de socio adoptis la novaĵon. La malfrua plimulto estas kutime skeptika pri novaĵo, havas socian statuson sub la mezumo, tre malgrandan financan komprenon, ili estas en kontakto kun aliaj en la malfrua plimulto kaj frua plimulto, tre malgranda opinigvidado.
Malfruuloj 16 % Individuoj en ĉi tiu kategorio estas la lastaj, kiuj adoptas novaĵon. Malsame al kelkaj el la antaŭaj kategorioj, individuoj en ĉi tiu kategorio montras malmultan aŭ neniun opinigvidadon. Ĉi tiuj individuoj tipe havas malinklinon al ŝanĝo-agentoj kaj kutime estas maljunetaj. Malfruuloj tipe emas esti koncentritaj je “tradicioj”, probable havas plej malaltan socian statuson, plej malaltan financan spezaron, estas la plej maljunaj de ĉiuj aliaj adoptantoj, en kontakto kun nur la familio kaj proksimaj amikoj, tre malgranda ĝis neniu opinigvidado.

Emo je similaĵoj kaj komunikadaj kanaloj[redakti | redakti fonton]

Lazarsfeld kaj Merton unue atentigis pri la principoj de "homofilio" (emo je samaĵoj) kaj ĝia kontraŭo, "heterofilio".[12] Uzante ilian difinon, Rogers difinas "homofilion" kiel "la gradon je kiu paroj de individuoj, kiuj interrilatas, estas similaj en certaj ecoj, kiel kredoj, edukado, socia statuso kaj simile".[12] Kiam oni donas al ili elekton, individuoj kutime elektas interrilati kun iu simila al si mem.[13] Krome sam-emaj individuoj pli efike komunikas, ĉar ilia simileco kondukas al pli granda akiro de scio kaj ankaŭ ŝanĝo de sinteno aŭ konduto.[13] Tamen la plejparto de la partoprenantoj en la difuzado de novaĵoj estas "heterofilaj", ili do kvazaŭ parolas malsamajn lingvojn.[13] La problemo estas ke difuzado postulas certan gradon de "heterofilio; se du individuoj estas identaj, neniu difuzado okazas, ĉar neniu nova informo povas esti interŝanĝata.[13] Sekve, ideala situacio estus kun du individuoj, kiuj estas "homofilaj" en ĉiu rilato, escepte de la scio de la novaĵo.[13]

Opiniogvidantoj ene de socia sistemo[redakti | redakti fonton]

Oni scias, ke dum la tuta proceso de difuzado ne ĉiuj individuoj havas saman influon je ĉiuj aliaj individuoj. Ekzistas opiniogvidantoj, homoj kiuj disvastigas pozitivan aŭ negativan informon aŭ sintenon pri novaĵo. Rogers baziĝas je la ideoj de Katz kaj Lazarsfeld kaj la teorio de kiam li evoluigas siajn ideojn pri la influo de opiniovidantoj je la procezo de difuzado[14]. Opiniogvidantoj havas la plej grandan influon dum la fazo de pritakso de la novaĵo-decida proceso kaj rilate al malfruaj adoptantoj(Rogers 1964, p. 219). Krome opiniogvidantoj havas diversajn karakterizaĵojn kiuj estas malsamaj al tiuj de iliaj adeptoj kaj aliaj individuoj: Opiniajgvidantoj kutime pli multe uzas amaskomunikilojn, estas pli internacie orientitaj, havas pli da kontakto kun ŝanĝoagentoj, hava pli da socia sperto kaj pli ofte kunestas kun aliaj, havas pli altan sociekonomian statuson kaj estas pli novigemaj.

Organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Novaĵoj estas ofte adoptitaj de organizaĵoj tra du tipoj de novaĵodecidoj: kolektivaj novaĵodecidoj kaj aŭtoritataj novaĵodecidoj. La kolektiva novaĵodecido okazas kiam la novaĵo adoptiĝas sekve de interkonsento inter la membroj de organizaĵo. La aŭtoritata novaĵodecido okazas kiam la adopto de novaĵo estis farita de tre malmultaj individuoj kun altaj potencaj pozicioj ene de organizaĵo (Rogers 2005, p. 403). Malsame al la laŭvola novaĵodecida procezo, ĉi tiuj novaĵo-decidoj okazas nur ene de organizaĵo aŭ hierarkia grupo.

Ene de la prinovaĵa decidoprocezo en organizo estas certaj individuoj nomitaj "ĉampionoj", kiuj subtenas la novaĵon kaj forigas ajnan kontraŭstaron, kiun la novaĵo eble kaŭzas. La ĉampiono ene de la teorio de difuzo de novaĵoj ludas tre similan rolon kiel la ĉampiono ene de la komerca modelo pri efikeco "Ses sigmoj". La noviga procezo ene de organizaĵo enhavas kvin stadiojn, kiuj estas iomete similaj al la novaĵo-decida procezo, kiun individuoj trairas. Ĉi tiuj stadioj estas: difino de plano, harmoniigo, redifino/restrukturado, klarigado, rutinigo.

Sekvoj de adoptado[redakti | redakti fonton]

Estas kaj pozitivaj kaj negativaj rezultoj kiam individuo aŭ organizaĵo elektas adopti iun novaĵon. Rogers deklaras ke tio ĉi estas areo kiu bezonas pli da esploro pro la tendenca pozitiva sinteno kiu ligiĝas kun la adopto de novaĵo (Rogers 2005, p. 470). En sia libro "Diffusion of Innovations", Rogers listigas tri kategoriojn de konsekvencoj: dezirinda kontraŭ nedezirinda, rekta kontraŭ nerekta kaj anticipita kontraŭ neanticipita.

En sia artikolo "Integrating Models of Diffusion of Innovations" (Integriĝo de modeloj de difuzo de novaĵoj), Barbara Wejnert detaligas du kategoriojn por sekvoj: publika kontraŭ privata kaj utiloj kontraŭ kostoj.

Datumoj pri difuzado[redakti | redakti fonton]

Grafikoj pri difuzado de radio, televido, kabloligo, fridujo, telefono, propraj komputiloj, interreto kaj multaj aliaj varoj kaj servoj estas troveblaj en la artikolo "The Greatest Century That Ever Was" (p. 19 k.a).

Grafikoj pri difuzado de infrastrukturoj (kanaloj, fervojoj, aŭtovojoj, flugkompanioj k.s.) estas troveblaj en la libro "The Rise and Fall of Infrastructures: Dynamics of Evolution and Technological Change in Transport" de Arnulf Grübler.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu la artikolon pri trans-kultura difuzoRoland Burrage Dixon (1928): The Building of Cultures (la konstruado de kulturoj).
  2. Pemberton, H. E. (1936) 'The Curve of Culture Diffusion Rate' (la kurbo de kulturdifuza rapideco', American Sociological Review, 1 (4): 547-556.
  3. "A Guide to Knowledge Translation Theory" (Gvidilo al sciotransdona teorio)
  4. Ryan (1943), vidu supre.
  5. (Rogers, 1983. p. 11)
  6. (Rogers, 1983. p. 17)
  7. (Rogers 1983, p. 21)
  8. (Rogers, 1983. p. 21, 23)
  9. (Rogers, 1983. p. 24)
  10. J. C. Fisher kaj R. H. Pry , "A Simple Substitution Model of Technological Change" (simpla anstataŭiga modelo de teknologia ŝanĝo), Technological Forecasting & Social Change (Prognozado de tekniko & socia ŝanĝo, vol. 3, no. 1 (1971)
  11. Kp. Lu Wunsch-Rolshoven: Kion la Esperanto-komunumo povus lerni de Dave Ogilvy, September 06, 2012. Ĉapitro "Novaj aferoj atingas la publikon per unuopaj grupoj".
  12. 12,0 12,1 (Rogers, 1983. p. 18)
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 13,4 (Rogers, 1983. p. 19)
  14. *Katz, *Elihu & *Lazarsfeld, Paul (1955). Propra influo: La parto ludita de homoj en la fluo de amasaj komunikadoj, *Glencoe: Libera Gazetara

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]