Komplikeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komplikeco estas la malo de simpleco.

Komplikeco en sistemoj aŭ konduto estas ofte priskribita kiel tio, kio estas "sur la rando de kaoso" - inter ordo kaj hazardo.

Studado de komplikeco[redakti | redakti fonton]

Komplikeco ĉiam jam ekzistas en onia ĉirkaŭaĵo, kaj pro tiaj kialoj multaj sciencaj kampoj enhavas konsideron de komplikaj sistemoj kaj fenomenoj. Ja, iu devus diri, ke nur tio, kio estas iel komplika - kio elmontras variadon sen estado pure hazarda, estas inda de interezo.

Dum ĉi tiu gvidisiujn kampojn al specifaj difinoj de komplikeco, estas pli ĵusa agado de regrupigo de observadoj de malsamaj kampoj por studi komplikecon en si mem, sendepende de tio ĉu ĝi aperas en formikejoj, homaj cerboj, aŭ stokaj merkatoj.

Komplikaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Sistema teorio longa estas koncernata kun la studado de komplikaj sistemoj. En ĵusa tempo, terminoj komplikteorio kaj komplikaj sistemoj ankaŭ estas uzata kiel nomoj de la kampo. Ĉi tiuj sistemoj povas esti biologiaj, ekonomiaj, teknologiaj, kaj tiel plu.

Komplikaj sistemoj emas esti alta-dimensia kaj ne-linearaj, sed povas elmontri malalto-dimensian konduton.

Komplikaj mekanismoj[redakti | redakti fonton]

Ĵusa evoluo pri artefarita vivo, evolua kalkulado kaj genetikaj algoritmoj gvidis al pligrandiĝo de emfazo de komplikeco kaj komplikaj adaptaj sistemoj.

Komplikaj simuladoj[redakti | redakti fonton]

En socia scienco, la studado estas pri la apero de makroo-propraĵoj de la mikro-propraĵoj, ankaŭ sciata kiel makroo-mikro vido en sociologio. Ĉi tio estas kutime agnoskata kiel socia komplikeco, kaj estas ofte rilatanta al la uzo de komputila simulado en socia scienco, kio estas komputa sociologio.

Komplika konduto[redakti | redakti fonton]

Konduto de komplikaj sistemoj estas ofte pro la aperado kaj mem-organizado.

Kaosa teorio esploras la sentkapablon de sistemoj al variadoj en komencaj kondiĉoj kiel unu kaŭzo de komplika konduto.

Estas tamen opinio, ke ĉi tia konduto povas esti generita per simplaj sistemoj, kiel la ĉela aŭtomato de regulo 110.

Komplikeco en datumoj[redakti | redakti fonton]

En informa teorio, algoritma informa teorio estas koncernata kun la komplikeco de linioj (ĉenoj) de datumoj, ekzemple de literoj de teksto.

Komplikaj linioj estas pli malfacilaj por kunpremi. Dum kiam intuicio diras, ke ĉi tio povas dependi de la kodigilo uzata por kunpremi la linion (la kodigilo povas esti teorie kreita kiel iu lingvo, inkluzivante ekzemple tiun, en kiu tre malgranda komando "X" povis kaŭzi la komputilon eligi tre komplikan linion kiel ekzemple '18995316'), iu du plenaj laŭ Turing lingvoj povas esti realigita unu per la alia. Ĉi tio signifas, ke la longo de du kodoprezentoj en malsamaj lingvoj varias per maksimume la longo de la tradukilo inter la lingvoj, kiu estas malatentebla por sufiĉe grandaj datumaj linioj.

Devus esti notite, ke ĉi tiuj algoritmaj mezuroj de komplikeco emas asigni altan valoron al 'hazarda bruo'. Tamen, studantaj komplikajn sistemojn devus ne konsideri hazardecon kiel komplikeco.

Informa entropio estas ankaŭ iam uzita en informa teorio kiel indikilo de komplikeco.

Komplikeco de problemoj[redakti | redakti fonton]

Komputa komplikeca teorio estas la studado de la komplikeco de problemoj - tio estas, la malfacileco de solvado de ili. Problemoj povas esti klasifikitaj per komplikeca klaso laŭ la tempo de komputado bezonata por algoritmoj kiu solvas ilin kiel funkcio de la problema amplekso. Ekzemple, la vojaĝa komiza problemo povas esti solvita dum tempodaŭro O(n22n), kie n estas la amplekso de la reto kiun necesas viziti.

Specifaj signifoj[redakti | redakti fonton]

En kelkaj sciencaj kampoj, komplikeco havas specifajn signifojn:

  • En komputa komplikeca teorio, la tempa komplikeco de problemo estas la kvanto de paŝoj bezonataj por solvi la problemon, kiel funkcio de la amplekso de la enigo (kiu estas kutime mezurata en bitoj), uzante la plej kompetentan algoritmo. Ĉi tio permesas klasifiki problemerojn po laŭ komplikecaj klasoj, kiel P, NP ktp.. Ĉi tia analizo ankaŭ povas esti farita por memora-spaco, kio estas, la bezonata memoro por la algoritmo.
  • En algoritma informa teorio, la komplikeco de Kolmogorov, ankaŭ nomata kiel priskriba komplikecoalgoritma entropio de linio estas la longo de la plej mallonga duuma programo, kiu eligas ĉi tiun linion.
  • En informo procezado, komplikeco estas mezuro de la tuta kvanto de propraĵoj elsendataj per objekto kaj detektata per rigardanto. Tia kolekto de propraĵoj estas ofte nomata kiel stato.
  • En fizikaj sistemoj komplikeco estas mezuro de la probablo de la stato-vektoro de la sistemo. Ĉi tiu estas ofte konfuzata kun entropio, sed estas malsama analitiko de la probablo de la stato de la sistemo, kie du malsamaj statoj estas neniam kunigitaj kaj konsiderataj kiel egalaj - kiel la kunigo estadas en statistika mekaniko.
  • En matematiko, komplikeco de Krohn-Rhodes estas grava aĵo en la studado de finiaj duongrupoj kaj aŭtomatoj.
  • En la senco, de konsiderado de tio kiel komplika problemo estas - de la perspektivo de la persono penanta solvi ĝin, limigoj de komplikeco estas mezurataj uzanta metodojn de rekonada psikologio, konkrete la limigo de Hrair.
  • Precizigita komplikeco estas termino uzata en inteligent-dezajna teorio, unua ekigita de Wilhelm Dembski.
  • Nereduktebla komplikeco estas termino uzata en argumentoj kontraŭ la ĝenerale akceptata teorio de biologia evoluismo, ĝi estas koncepto popularigita per biologio-kemiisto Michael Behe.
  • Malkvieta komplikeco signifas situaciojn, kiuj ne havas klare difinitajn randojn, koheran enan dinamikon, aŭ simple kompreneblajn rilatojn kun ilia ekstera ĉirkaŭteksto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]