Digital Audio Broadcasting
Digital Audio Broadcasting (DAB) signifas ciferecan aŭd-radiofonion kaj estas normo pri ciferecaj teraj sendado kaj ricevado de aŭd-radiofonio. DAB taŭgas por frekvencoj de 30 MHz ĝis 3 GHz. DAB estis evoluigita kadre de la Eureka-147-projekto de Eŭropa Unio de 1987 ĝis 2000. DAB+ estas versio pluevoluigita konsidere kanalkodadon kaj kompaktigan procedon.
Ligiloj
- UKW/TV-Arbeitskreis der AGDX – Sender-Tabelle DAB (lasta alvoko: 2012-09-17); listo de DAB-radiofoni-stacioj de kelkaj Eŭropaj landoj