Dijodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dijodo (simbole I2) estas molekulo komponita de du atomoj de jodo kunligitaj. En normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo, dijodo prezentiĝas en solida stato; ĝi rekte pasas de la solida stato al la gasa stato per sublimado. Estas forirema substanco, kiun oni manipulu singarde.

Dijodo estas la oksidanto de la paro I2 / I-. Cetere tiun paron koncernas la viglega reakcio de dijodo kun reduktantaj metaloj kiel aluminiokalio. Per tiu paro oni ankaŭ klarigas la fabrikadon de dijodo el la reakcio de oksidanto kun la jono jodido.

Solvante dijodon kaj kalia jodido en akvo, fariĝas la lugola solvaĵo aŭ simple jodakvo. Tiu solvaĵo entenas jonojn polijodidojn, inter kiuj la plej simpla estas trijodido I3-.

Solvante dijodon en etanolo, fariĝas la joda tinkturo, uzata kiel antisepso.

Dijodo utilas por evidentigi amelon, pro tio, ke la molekulo formas kun amelo komplekson malhele blua. Pli ĝenerale, solvaĵoj kun dijodo en oksigenhava solvilo estas brunaj kaj tiuj en solvilo sen oksigeno estas violkoloraj. Tiu evidentigo eblas per jodakvo, per joda tinkturo aŭ per kontakto de la amelhava komponaĵo kun gasa dijodo.