Dinastio Bagration-Muĥranskaja
El Vikipedio
La Dinastio Bagration-Muĥranskaja estas kartvela princa familio, flanka branĉo de la iama reĝa dinastio de la Bagrationoj el kiu ĝi eliris dum la 16a jarcento, kaj ricevis apanaĝe la bienon de Muĥrani situa en Kartli, centra Kartvelio. La familio estis konata de tiam kiel Muĥran-Batoni (en kartvela მუხრანბატონი), kio signifas "senjoroj (batoni) de Muĥrani".