Diskuto:Ĉeĥa revo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Petr Tomasovsky: Post kreo de la teksto, mi ŝanĝis la ŝablonon informkesto urbo al ŝablono filmo, atentante, kompreneble prave ke "artikolo temas pri filmo kaj pri filmo estas alia ŝablono". Klaras ke mi uzis la ŝablonon informkesto urbo ĉi tie kvazaŭ "ŝablono pri ĉiaspeca geografia loko". Kvankam vi pravas, mi intence metis la "malĝustan ŝablonon", por atentigi pri la kutima malplena herbejo. Vidu kiom bela la teksto estis kun la malnova ŝablono, kaj kiom ne-preta ĝi aspektas kun la nova ŝablono filmo! La ŝablono filmo, kiom ajn mi aprezas ĝin, ĉiam metas amason da ruĝaj ligiloj, kiun bluigi ĉiam kostus amason da tempo. ThomasPusch (diskuto) 08:51, 15 okt. 2022 (UTC)[Respondi]