Ĉeĥa revo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥa revo
filmo
Originala titolo Český sen
Originala lingvo ĉeĥa lingvo
Kina aperdato 2004, 6 apr. 2006
Ĝenro dokumenta filmo, komedia filmo
Kameraado Vít Klusák
Reĝisoro(j) Vít Klusák • Filip Remunda
Produktisto(j) Ĉeĥia Televido • Vít Klusák • Filip Remunda
Scenaro Vít Klusák
Filmita en Prago
Loko de rakonto Prago
Muziko de Varhan Bauer
Rolantoj Vít Klusák • Filip Remunda • Alexander Hemala • Martin Přikryl • Varhan Bauer
IMDb
vdr

Ĉeĥa revo (ĉeĥe Český sen) estas dokumenta filmo el 2004 reĝisorita de du ĉeĥaj kinoreĝisoroj Vít Klusák kaj Filip Remunda. Ĝi registris grandskalan trompon faritan de Klusák kaj Remunda al la ĉeĥa publiko, kulminante per la malferma evento de falsa hiperbazaro en la malcentra kvartalo Letňany de Prago. La filmo estis ilia diplomiĝprojekto por la kina altlernejo.

longaj vicoj de atendantoj antaŭ falsa hiperbazaro

Koncepto[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Remunda kaj Klusák inventis la superbazaron Český sen ("ĉeĥa revo") kaj kreis amasan reklaman kampanjon ĉirkaŭ ĝi. Pozante kiel komercistoj, la du kinostudentoj sukcesis persvadi reklam-agentejon kaj publikrilatan agentejon krei kampanjon por ili. Afiŝtabuloj aperis sur ĉeĥaj aŭtovojoj, kaj 200 000 broŝuroj estis disdonitaj en Prago. Malgranda rekoniga muzikaĵo estis registrita kaj multfoje disaŭdigita en radiaj reklamaĵoj, kaj estis serio de televidaj reklamoj. La reklam-kampanjaj sloganoj estis "ne venu", "ne elspezu" kaj simile, sed ili tamen kaptis la atenton de la publiko kaj multaj ĝuste pro tiuj sloganoj ŝajne kontraŭaj al reklamado aparte interesiĝis veni por elspezi monon en la nova superbazaro.

Sekve la produktoroj sukcesis altiri pli ol 3 000[1] aĉetantojn al malplena ebena herbejo por sia "granda malfermo" la 31-an de majo 2003. Kio aspektis kiel grandega konstruaĵo de malproksime estis fakte nur tola fasado apogita per skafaldaro.

Dum klientoj kolektiĝis, malgrandaj aĉetaĵoj kaj donacoj estis disponeblaj — ŝlosilĉenoj kaj flagoj — por ke ĉiuj foriru kun io. Ceremoniestro daŭrigis komentadon dum homoj kolektiĝis kaj finfine petis al Klusák kaj Remunda, la "manaĝeroj", solene tranĉi rubandon kaj per tio inaŭguri la superbazaron. Post tio, la barikadoj estis forigitaj, kaj homoj povis piediri aŭ kuri direkte al la fasado.

Kiam la "klientoj" finfine rimarkis, ke ili estis trompitaj, ili reagis diversmaniere. Kelkaj komprenis la mesaĝon de la produktoroj, kelkaj provis preni ĝin optimisme ("Almenaŭ ni havis iom da freŝa aero"), sed la plej multaj estis koleraj, kaj multaj decidis kulpigi la registaron. Tamen, ne estis perforto kontraŭ la aŭtoroj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

La ideo por la trompo venis el studo de 2002 de statistika esplorejo Incoma Research raportanta ke 30 % de ĉeĥoj aĉetas ĉefe ĉe superbazaroj. En la lando kreskis maltrankvilo pri la kresko de reklamado kaj konsumismo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. raporto en la Ĉeĥa televido, la 14-an de majo 2007.