Diskuto:Ŝenĵeno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial la nomo estas Ŝenĵeno, kaj ne Ŝenĝeno? La prononco en la ĉina (kaj en la nacia mandarena, kaj en la loka kantona) havas la D-sonon (aǔ T-sonon) antaǔ tiu Ĵ, kiel havas la litero Ĝ. Kaj laǔ la enesperantiga sistemo de El Popola Ĉinio, la nomo devas esti Ŝenĝeno. Kaj fine, vidu la tradukojn en ligvojn kun nelatinaj alfabetoj kiuj havas kaj Ĵ-sonon kaj Ĝ-sonon, ekzemple ruse Шэньчжэнь aǔ hebree שנג'ן. Mi divenas, ke iu miskomprenis la pinjinan "zh"-sonon, ĉar en multaj lingvoj on uzas tiun "zh"-on por reprezenti la Ĵ-sonon. Sed tio estas malprava. Mi jam korektis la prononcon. Mi rekomendas, ke la nomo de la urbo ankaǔ sanĝiĝu. -Yehadut (diskuto) 07:03, 3 jun. 2021 (UTC)[Respondi]