Diskuto:20-a de julio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La informoj pri 1939 ĝis 1944 estas eksterproporcie detalaj, kaj je 99 % koncentriĝas pri militkrimoj sur la teritorio de Pollando, kvazaŭ la dua mondmilito nur tie okazintus, sed malfacilas al mi proponi tekstan koncizigon, ĉar jes ja ĉiuj eventoj iel kortuŝas. Sed ankoraŭ aldoni same detalegajn informojn pri militkrimoj de 1939 ĝis 1944 el aliaj landoj ankaŭ ne estus la solvo. Tamen nepre oni ne ankoraŭ aldonu pliajn detalojn pri la dua mondmilito en Pollando tie ĉi, sed ekzemple ampleksigu la (ankaŭ jam ampleksegan) tekston Invado en Pollando, kiun mi ligis de ĉi tie kaj kiu efektive temas pli-malpli nur pri 1939 ĝis 1944. Tiu ĉi paĝo estas pri la tutmonda homa historio, de la ŝtonepoko ĝis la nuna jaro, kaj ne estas nur pri la dua mondmilito en Pollando. ThomasPusch (diskuto) 16:39, 20 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi tute konsentas pri tio kaj laŭeble korektas tion elsarkante ofte ridindajn detaletojn pri afiŝoj gluitaj en pola urbeto aŭ pola gazeto malaperinta post la unua numero, sed tio estas ege temporaba afero. Same ridinde detalaj kaj neenciklopediaj estas rakontoj pri la nuna milito en Ukrainio, kiuj fakte estas reskribo de polaj matenaj novaĵoj kaj eĉ komenciĝas ĉiam per la vortoj "pasinttage..." post kio sekvas propagandaĵoj sen iu ajn enciklopedia signifo, ofte fabelaj kaj kontraŭdiraj, kun ridindaj emociaĵoj kiel "la 103a tago de absurda krima nenecesa milito de Putin" ks. Mi elsarkas tion, lasante nur vere gravajn eventojn, interesajn mondskale, sed la kreinto estas pli rapida kaj ĉiutage inundas Vikipedion per pliaj reskriboj. RG72 (diskuto) 12:08, 21 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]


Nun al la aliaj listoj, ja ĉiuj tagoj koncernatas, aldoniĝas la jena klariga noto:

La drastaj paĝoreduktoj en unuopaj momentoj de la lastaj tri jaroj (foje estis nur unu redukto) estis tute ĝustaj: oni menciu tre koncize nur plej gravajn eventojn de tiu ĉi tago. Tio ne estas cenzuro. Se eblas koncizigi informojn al unu teksta linio po jaro, ĉio eblas: sekve, ankoraŭ nun pluraj linioj pri eventoj multe tro vastas. Ĉiuj pli detalaj informoj estu, flankite per fidindaj eksteraj referencoj, en unuopaj temaj artikoloj, al kiuj ĉi tie indiku internaj ligiloj. --ThomasPusch (diskuto) 15:49, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]


Principe, la kronologiaj listoj samrange kovru ĉiujn epokojn de la homa historio kaj samrange kovru ĉiujn mondopartojn. Tial la paĝoredukto(j) de la lastaj tri jaroj estas nur unua paŝo al renormaligo de la listo: Kompreneble en la tempo de la unua aŭ dua mondmilito okazis aparte multaj eventoj, tial pravigeblas trakti la 4 aŭ 5 jarojn iom pli detale ol kvin aliaj jaroj de la antikva aŭ mezepoko - sed bonvenas (laŭeble) en unu teksta linio ankaŭ en ĉiu jaro de la militotempo mencii apartajn eventojn samrange en diversaj mondaj regionoj. Tiel ankoraŭ ne estas, kaj necesos ankoraŭ unuope ekvilibrigi la redaktojn. Sed redukto al laŭeble unu teksta linio po jaro estas unua paŝo al tia tutmonda perspektivo. --ThomasPusch (diskuto) 17:04, 28 apr. 2024 (UTC)[Respondi]