Diskuto:Airbus A310

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flugdistanco kaj Povejo[redakti fonton]

Flugrango estas malĝusta esprimo: la angla "range" ne estas tradukebla kiel rango. Bv. uzi el la esprimoj: flugdistanco, efikdistanco, atingopovo, distancpovo, distanckapablo. Narvalo (diskuto) 18:46, 26 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Narvalo! Mi konfirmis kaj ŝangis al "Flugdistancon (Flight distance)". La vortoj kiel "Efikdistanco", "Atingopovo", "Distancpovo" estas ne uzataj en aviado, sed "distanco" estas uzata de ICAO. (Glosaro de ICAO)
Plue, mi simple volas demandi al vi pri diferencoj de signifo inter "potenco" kaj "povo", kiuj ofte trandukiĝas kiel "Power" en angla lingvo: Kiel "povo" estas diferenca el "potenco"? Mi komprenas povon kiel "Ability", sed povo estas ofte trandukita kiel "Power". Flugkapitano (diskuto) 12:12, 27 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Kiel la anglaj vortoj, ankaŭ la esperantaj vortoj havas kelkfoje plurajn signifojn: bv. viziti la paĝojn: povo, potenco (aŭ http://vortaro.net/#povo http://vortaro.net/#potenco). Mi esperas, ke tio kaj la ekzemploj helpas vin. Tiel vi povas traduki - laŭ mi, hungaro, ne-lingvisto - la anglan "ability" plej ofte al kapabl(ec)o, povo, kompetenteco, dum "power" al potenco, povo, depende de la teksto, enhavo.Narvalo (diskuto) 13:53, 27 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
El kiu lingvo vi tradukis al Potencplanto, ĉu ne jetmotoro? http://reta-vortaro.de/revo/art/jet.html#jet.0motoro Narvalo (diskuto) 14:00, 27 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
La "Potencplanto" estis originale trandukita el angla vorto, "Powerplant". (Ĉiuj vortoj en aviado estas bazita de angla lingvo.)
Aviadilo uzas jetmotoron, ne nur por flugaj motoroj, kiuj kreas levforton de aviadilo. APU (Auxiliary Power Unit, Helpanta Povuma Ento) ankaŭ estas jetmotoro. APU donas elektropovon al aviadilo, kiam flugaj motoroj ne funkcias.
Do por distingi el ordinaraj jetmotoroj, flugaj motoroj de aviadilo nomiĝas "Potencplanto" aŭ "Povplanto". Ili ankaŭ inkluzivas protektan sistemon de fluga motoro.
Mi pensas ke "Povplanto" aŭ "Povumplanto" estas pli korekta tranduko por "Powerplant", ĉar mi trovis vortojn kiel "elektropovo" aŭ "povo", sed ne trovis vortojn kiel "elektropotenco". Flugkapitano (diskuto) 12:09, 30 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Mia guglo-tradukilo tradukas powerplant al Elektrocentralo. "Plant" estas tute alia vorto en la angla kiel Ea planto. legu pli: (http://reta-vortaro.de/revo/art/centra1.html) Narvalo (diskuto) 19:30, 1 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
Angla vorto plant signifas "planton" esperante, sed ankaŭ ĝi signifas "fabrikon" aŭ "centralon". (Angla-hungara vortaro) Eble, via traundukilo trandukis powerplant al Elektrocentralo, ĉar powerplant ĝenerale signifas "elektrocentralon".
Tamen, en aviado "powerplant" estas ne elektrocentralo. Generatoro de aviadilo funkcias kiel elektropova fonto de aviadilo, (Kaj loko de generatoro estas malsama laŭ aviadilo, motoro) do motoro estas ne elektrocentralo.
Mi pensas, kiel elektrejo kaj librejo, preĝejo, "povejo" (povo + -ejo) estas propra tranduko por Powerplant. Mi ne scias, kiel hungraraj aviadistoj lernas pri aviado, tamen se vi legus hungarajn lernolibrojn por aviadistoj, vi pli facile komprenos pri aviadilo. Flugkapitano (diskuto) 13:17, 2 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]
P.S : Se vi uzus {{re|(uzantnomo)|montri=ne}}, vi ricevos pli fruan respondon el mi.
Mi nun realvenis el libertempo. Povejo estas bona traduko. Dankon. Narvalo (diskuto) 16:22, 8 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]