Diskuto:Ambrym

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi hodiaŭ aldonis ion pri lingvo el suda Ambrym, pri kiu mi havas du librojn. Sed nun estas la demando, kiel nomi ĝin esperante. Temas pri lingvo, kies memnomo estas "Daa ne Daakie" (Daa 'lingvo', ne [partiklo]). Jam ekzistas eĉ artikoletoj en diversaj vikipedioj, kiuj estas ligataj per d:Q3398323. Bedaŭrinde en la angla kaj franca temas nur pri ĝermetoj. Do, kion fari? Ĉiuj vikipedioj ĝis nun nomas ĝin laŭ la ĉefa loko "Port Vato". Mi esperantigis en ĉi tiu artikolo pri la insulo al "Dakia lingvo". Sed tio tro similas al nomo de mortinta hindeŭropa lingvo (Daka lingvo) el nuna Bulgario kaj Rumanio. --Tlustulimu (diskuto) 17:40, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]