Diskuto:Amikebla nombro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ NPIV la verbo amiki signifas "esti amiko" kaj estas netransitiva. Tial ĝi ne povas alpreni la sufikson "-ebl-", kiu havas pasivan signifon. Pluraj aliaj lingvoj uzas formon, kiu signifas simple "amika" (ca: nombre amic, de: befreundete Zahl, es: número amigo). Mi opinias, ke la sufikso "-abl-" aŭ "-abil-", kiun uzas ekzemple la angla, itala kaj latina lingvoj, ne rilatas al le esperanta sufikso "-ebl-".

Mi tial proponas ŝanĝi la nomon de la artikolo al amika nombro.

La singulara formo estas ĉi tie iom problema, ĉar amikeco estas eco ne de unuopa nombro, sed de pluraj nombroj inter si. Tial "amika nombro" kiel izolita objekto ne ekzistas. Sed tion oni esprimu en la artikola teksto, ne en la titolo.

Umbert' 13:00, 8 Jan. 2012 (UTC)

Mi tute konsentas kun Umbert'. La titolo devas ŝanĝiĝi.

--Gramatikulo (diskuto) 21:55, 3 dec. 2019 (UTC)[Respondi]