Diskuto:Ampermetro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam iom ridindas la batalo pri "cifereca" kaj "diĝita".

Ekzistas por tiu afero tri sinonimoj en Esperanto: "cifereca", "diĝita" kaj "digitala". El tiuj tri, la lasta estas la plej ofte uzata ĝenerale, kvankam ĝi estas la plej erara ("digitalo" estas io tute alia). Esperantistaj fakuloj preferas "cifereca".

Pri tiaj ĉi terminoj estas normigaj precipe la Nova Plena Ilustrita Vortaro kaj la Komputada Leksikono de Pokrovskij. Ambaŭ donas "cifereca" kiel la ĝustan terminon, kaj deadmonas de "diĝita". La Vikipedio nur ridindigus sin, se ĝi plu uzus "diĝita".

Oni notu, ke multaj naciaj lingvoj uzas esprimon similan al "cifereca". Al parolantoj de tiuj lingvoj la angleca "diĝita" impresas kiel tre stranga. La termino "cifereca" - kun sia grava EC - precize trafas, kaj estas do preferinda al senbezona nova radiko DIĜIT/.

Mi mem komence uzis "diĝita", sed estis konvinkita de Pokrovskij, ke "cifereca" estas la ĝusta elekto.

Bertilo WENNERGREN

Kara Bertilo,

mi miras !

Kio mirigas min ne estas la diverseco de opinioj, au uzado de diversaj fakvortoj, au via evidenta, kaj respektinda, prefero al la vorto "cifereca" anstatau "diĝita".

Mirigas min la cenzuro al aliaj opinioj !

Sincere: mi ne komprenas kial vi tiom fervore insistas en la cenzurado kaj maltoleremo pri la vorto diĝita !

Ĉu tiu destino okazas ankau al aliaj vortoj ?

Ĉu vere necesas perdi tempon nuligi la krimvorton "diĝita" de miaj pacemaj kaj toleremaj artikoloj ?

Ĉu vere vi timas la vorton "diĝita" ? (mi dubas!)

Ĉu "diĝita" estas esperanta vorto au ne ?

Ĉu ĝi estas registrata en vortaroj, fakvortaroj, terminaroj ktp. au ne ?

Ĉiukaze mi proponas al vi kompromison: permesu al mi uzi la vorton "diĝita" kaj mi promesas uzi en miaj artikoloj la sinonimojn "cifereca" kaj "malanaloga".

Kaj venontfoje ke ni renkontiĝos ni tostu kune ! sKOL !

Plej amike kaj ... diĝite *Mauro*

(Mauro Tauzzi-Duhme)


Mauro,

Mi ankaŭ multe fiere uzis digitala anstataŭ cifereca antaŭ fotilo kaj eĉ ridis kiam mi aŭdis cifereca. Poste, mi aŭdis ke ĝi estas ankaŭ cifereca (aŭ la egaleco) en la pola kaj tiam mi konsentis ke cifereca estas la plej internacia vorto. La PIV eĉ ne havas digitala, ĉar digitalo estas ia planto. Ankaŭ, ĝi diras ke oni prefere uzu cifereca ol diĝita. Ĉi tiu "opinio" ne estas cenzurado de Bertilow, sed simple la ĝusta vorto. --Chuck SMITH


Jes, efektive temas neniel pri cenzurado, sed pri unuecigado de la Vikipediaj artikoloj. En tia verko oni normale elektas diversajn normojn (ekzemple plej multaj verŝajne preferas, ke unu sama lando estu nomata per unu sama nomo ĉiufoje, kiam ĝi menciiĝas en Vikipedia artikolo - tial ekzistas listo de uzotaj landonomoj).

Kiam mi vidas ie malĝustan/malbonan/eraran/bedaŭrindan vortelekton en artikolo, mi tion korektas, kaj certe ĉiuj faras same.

Do, okaze de tia ĉi problemo (iuj volas formon X, aliaj formon Y), ni diskutu, kaj interkonsentu pri unu elekto. Poste ĉiuj discipline sekvu la rezulton de tiu diskuto. Ni jam konstatis la diversecon de opinioj. La diskuto estas komencita. Sekvos - espereble - rezulto. Poste ĉiuj sekvos tiun rezulton. Se ne ... ni estos montrintaj, ke la Vikia labormetodo estas absolute netaŭga por enciklopedia verkado.

"Cifereca" estas la ĝusta vorto. "Diĝita" estas evitinda. La modernaj plej gravaj vortaroj (ĝenerala kaj faka) samopinias pri tio. Pli-malpli ĉiuj komputaj Esperantistoj-fakuloj samopinias.

Kontraŭargumentoj estas bonvenaj, se tiaj ekzistas. Sed ne taŭgas la argumento "ĉiu uzu tiun vorton, kiun li mem preferas", ĉar tiam ni havos jen "cifereca", jen "diĝita", jen "diĝitala", jen "digitala", jen "numera", jen "numereca", jen... Tia kaoso ne estas dezirinda en enciklopedio.

Bertilo WENNERGREN

Karaj legantoj !

Kvankam mi komprenas la zorgon pri unueco,

disciplino ktp. mi bedaurinde tute ne konsentas

pri tia metodo.

Mi opinias ke indas iom da libereco en la uzado de vortoj

(ĉefe fakvortoj kiuj estas nature malstabilaj en

lingvo kiel esperanto) ol "nigraj vortlistoj"!

Des pli ke "diĝita" ne estas mia invento kaj ne estas neologismo, ĝi estas plenrajta esperanta vorto rekonata

kaj oficiale registrata en diversaj vortaroj kaj

fakaj terminaroj jam de jaroj.

Inter aliaj:

Plena Ilustrita Vortaro - Suplemento (1987)

Fakvortaro pri mikrokomputiloj kaj mikroelektroniko (1989)

Radio-terminaro (1991)

Informadika Vortlisto de C. Gunkel (1994)

Vortaro Itala-Esperanto (1996)

ElTeKo (1993-1997)


Kial malpermesi uzi ĝin ? Ĉu ĝi estas Volapuka vorto ?

Krome: se sinonimoj ekzistas, kaj ili fakte ekzistas, kial ne uzi ilin lau nia prefero ?

Konkludo: Diĝita estas esperanta vorto, eble (kiu scias?) malofte uzata, tamen plenrajta vorto. Libereco uzi ĝin en redaktado de teknikaj artikoloj (kaj malteknikaj ankau, kompreneble!) toleremo kaj malcenzuro ŝajnas al mi baza principo, tamen, se la vikipediaj reguloj ne akceptas tiajn

liberecojn, evidente mi miskomprenis la sencon de la verko: tial mi pardonpetas pro la ĝeno, mi bedauras, sed mi rezignas plukunlabori.

Amike *Mauro*


Ne temas pri malpermeso de la vorto diĝita, sed pri ordo kaj klareco en la Vikipedio. Ni ja devas havi ankaŭ artikolojn pri cifereca kaj analoga (mi ĵus kreis ilin - kun mallongaj klarigoj), kaj ligi al ili en la artikoloj pri ampermetro k.a. Se ni skribas en la teksto diĝita, sed la ligo iras al cifereca (aŭ inverse), tio nur konfuzus la legantojn.

Eble indas mencii, ke en tia ĉi laboro ĉiam necesas kompromisi pri propraj amataj ĉevaletoj. Mi ekzemple notis, ke la la Vikipedio estas (plej ofte) uzata aliaj principoj pri majuskloj ol mi mem preferas. Mi tion tuj akceptis, kaj eĉ korektis plurfoje en artikoloj, ŝanĝante de tiu uzo, kiun mi mem preferas (kaj opinias pli klara) al la kutima uzo en la Vikipedio (ekz. mi ŝanĝis Eŭropa al eŭropa, kvankam mi mem ĉiam skribas Eŭropa). Simile mi preferas UJ-sufikson en landonomoj, sed en la Vikipedio estas uzataj I-sufiksoj. Konsekvence mi uzas landonomojn kun I-sufiksoj, kiam mi verkas Vikipedie.

Rilate al landonomoj oni ankaŭ povas kompari kun okazoj kiel Meksiko kaj Meksikio (du sinonimoj por unu sama lando). Estis alprenita decido uzi la oficialan formon Meksiko. Ankoraŭ aperas ie kaj tie Meksikio. Kompreneble la redaktantoj iom post iom unuecigu tion, ŝanĝante Meksikio al Meksiko. Se anstataŭe ĉiu uzus sian preferatan formon (Meksiko, Meksikio, Meksikujo, Meĥiko...), la Vikipedio aspektus kiel granda rubujo.

Certe oni ne povas en ĉiu okazo trudi unu certan vorton por ĉiu nocio. Sed kiam temas pri teknikaj fakvortoj, kiuj certe havu proprajn artikolojn en la Vikipedio, iom da unueco ja necesas. Kaj kiam la modernaj vortaroj sufiĉe unuece rekomendas unu terminon, kaj malrekomendas alian, ni aliĝu al tiuj rekomendoj, tiele kontribuante al unuecigo de la lingvouzo. Des pli indas fari tion, kiam la rekomendata termino estas samtempe pli klara, pli trafa, pli internacia kaj pli radikŝpara, ol la nerekomendata.

En malnovaj vortaroj oni kompreneble povas trovi malnovajn ne plu uzindajn terminojn. Komparebla ekzemplo povus esti komputoro anstataŭ la nuna komputilo. En la Vikipedio ni ja nepre uzu nur komputilo. Iam certe iu verkos artikolon pri komputiloj, kaj tiam povas tie mencii la malnovajn evitindajn sinonimojn komputoro, komputero kaj komputatoro.

(Cetere mi petis Sergion Pokrovskij - la verkinton de la Komputada Leksikono - kontribui al tiu ĉi diskuto. Espereble li ion aldonos dum la semajnfino.)

Bertilo WENNERGREN