Diskuto:Anti-Taŭruso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La montaro estas parto de pli granda montaro, kiu en Esperanto - ekzemple laŭ PIV - nomiĝas nur Taŭruso, neniam "Taŭro". Kvankam en la itala, hispana kaj portugala lingvo la montaroj hazarde nomiĝas "Tauro" kaj "Antitauro", la itala lingvo ĉi-tie tute ne rilatas kaj certege ne superas ĉiujn esperantajn vortarojn. Tial la esperantlingva titolo neniel povas esti "Anti-Taŭro", maksimume "Anti-Taŭruso". La vortero Anti-, prenata de la greka vorto Αντίταυρος kaj la latina Anti-Taurus, kiun kopiis multaj lingvoj, ĉi-tie supozeble tolereblas pro sia internacieco, kvankam en aliaj vortoj la du silaboj Αντί- tradukatas al Esperanto per "Kontraŭ-" (ekzemple en kontraŭheroo, kontraŭkoncipo, kontraŭjudismokontraŭfaŝismo, tamen ankaŭ estas esperantaj vortoj kiel antipatio, antipodoantipolo, tial rekta uzo de la vortero Anti- tute pravigeblas). Mi sekve alinomigas la titolon "Anti-Taŭro" al "Anti-Taŭruso", kaj forviŝas la ne-vortaran inventaĵon "Anti-Taŭro". ThomasPusch (diskuto) 13:49, 3 okt. 2023 (UTC)[Respondi]