Diskuto:Armitaj Fortoj de Usono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam fine de 2017, uzanto Flugkapitano movis paĝon Usona armeo al Armitaj Fortoj de Usono. Nur en vikidatumaro, la paĝo ankoraŭ pace nomiĝas "Usona armeo". La simpla nomo tute plaĉas al mi, kvankam al iu usona generalo la vorto eble ne estas sufiĉa solena, pompa. Sed kiu usona generalo interesiĝas pri Esperanto? Ĉiu komencanto scias kio estas armeo: laŭ vikipedio, "nacia armeo ofte enhavas tri partojn: terarmeo, mararmeo, kaj aerarmeo", do la nomo por la sumo tute taŭgas, kaj laŭ PIV, "armeo estas la tuta militista forto de regno aŭ nacio", do la nomo same taŭgas. Kio estas la problemo pri esperanta vorto "armeo", krom ke oni sentus devon sklave laŭlitere traduki anglan vorton "United States Armed Forces" al Esperanto? Se armeo estas la esperanta vorto por ĉiu armeo de la mondo (PIV ne notas escepton ke la usona armeo ne nomiĝus armeo, sed "armitaj fortoj" kaj "militfortoj") tiam la usona armeo laŭ la esperanta vortaro nomiĝas usona armeo. Do, ne-grave ke mi nur nun vidis la alinomigon de Flugkapitano, kiun li eble faris sen iu ajn interkonsento (almenaŭ en la diskutpaĝo ne estas ajna spuro de diskuto), mi pridubas la sencon de la sola decido kaj proponas revenon al la origina nomo "usona armeo". ThomasPusch (diskuto) 22:00, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

Por Por: movo al "Usona armeo" aŭ "Armeo de Usono". "Armeo de Usono" estas armeo kaj nenio alia. Ruslanda agresmilito en okcidenta Eŭropo estas agresmilito kaj nenio alia. Taylor 49 (diskuto) 22:07, 12 dec. 2023 (UTC)[Respondi]