Diskuto:Axel Olof Freudenthal

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"La finnoj, estante membroj de sia raso, ne povis krei ajnan kulturon propran antaŭ la sveda konkero." "Kiu volus preni la tempon kaj penon por studi ĉi tiujn verkojn skribitajn en neevoluinta lingvo." "La svedlingva civilizita klaso apartenas al la sveda nacieco, kiu tiel estis kaj daŭre estas la domina nacio." "Svedlingvaj civilizuloj apartenas al alia, talenta homa raso, finnoj daŭre estos nekapablaj de kreiva mensa agado." "Ni scias el la historio, ke tiuj popoloj, kiuj apartenas al la turana raso, ne havas specialajn naturajn dotojn por sendependa progreso en la kampo de civilizacio aŭ kultivado." "Se la finnoj kaj hungaroj ne devus trakti naciojn pli civilizitaj ol ili mem en frua stadio de sia evoluo, ili estus la plej brutalaj el ĉiuj." "Neniu alia nacio en Eŭropo montris tiom malmulte da inklino al sendependa pozicio inter nacioj kiel la finnoj kaj ĝenerale la tuta Turaniana familio." "Intelekte, la finnoj ankoraŭ ne estis kompareblaj kun aliaj nacioj." "Laŭ opinio de sveda kamparano, samranga finna profesiulo estas pli malalta estaĵo, fripono de la sovaĝejo, kiu estas malantaŭ li en ĉiuj aspektoj."

Kompreneble, oni povas subteni ĉi tiujn asertojn, sed tiam oni devas deklari sin rasisto. Tuskan parahdus 16:26, 25 apr. 2023 (UTC)


Mi ĵus malfaris la lastan aldonon de forbarita uzanto, kaj notis, ke por teni tian aserton necesus klara konfirmo ke la aserto estis de Freudenthal, kaj referenco pruvanta tion. Baze tiu postulo ankaŭ koncernas la aliajn ksenofobiajn citaĵojn, kiuj jam estas en la tesksto, sed kiuj tamen almenaŭ videble estas citaĵoj pro indiko de citiloj. Mi do alvokas ĉiujn uzantojn krom la forbarito, kiu nun ne rajtas kontribui al vikipedio, ke bonvenas trovoj de fidintaj referencoj por la indikitaj rasismaj citaĵoj. ThomasPusch (diskuto) 16:25, 23 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi forigas la adjektivon en la priskribo "efika lingvisto" de la unua frazo, ĉar ne klaras al mi, kiurilate li estintus aparte efika. Aliaj vikipedioj, tamen, aldonas du pliajn substantivojn "filologo kaj politikisto" - tiuj aldonoj ŝajnas sencaj al mi. ThomasPusch (diskuto) 16:25, 23 sep. 2023 (UTC)[Respondi]