Axel Olof Freudenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Axel Olof Freudenthal
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1836 (1836-12-12)
en Siuntio
Morto 2-an de junio 1911 (1911-06-02) (74-jaraĝa)
en Helsinko
Ŝtataneco Grandprinclando Finnlando
Alma mater Universitato de Helsinko
Okupo
Okupo filologo • verkistohistoriisto
vdr

Axel Olof FREUDENTHAL estis lingvisto, filologo kaj politikisto de Finnlando, kiu naskiĝis al svedaj parentoj. Li redaktis speciale la esploron de finnsveda kaj estonsveda. Li estis profesoro de sveda lingvo en Universitato de Helsinko. Li estis grava vekanto de finnsveda naciismo.

En Finnlando iuj naciismaj svedlingvaj finnlandanoj (ne ĉiuj) daure alte estimas lin. Aliaj enlande tre kritikas lin pro iuj rasismaj, ksenofobiaj kaj mispatriotismaj citaĵoj. Ekzemploj de tiuj estas:

  • "La finnoj, estante membroj de sia raso, ne povis krei ajnan kulturon propran antaŭ la sveda konkero."
  • "Kiu volus preni la tempon kaj penon por studi ĉi tiujn verkojn skribitajn en neevoluinta lingvo."
  • "La svedlingva civilizita klaso apartenas al la sveda nacieco, kiu tiel estis kaj daŭre estas la domina nacio."
  • "Svedlingvaj civilizuloj apartenas al alia, talenta homa raso, finnoj daŭre estos nekapablaj kreivi mensan agadon."
  • "Ni scias el la historio, ke tiuj popoloj, kiuj apartenas al la turana raso, ne havas specialajn naturajn dotojn por sendependa progreso en la kampo de civilizacio aŭ kultivado."
  • "Se la finnoj kaj hungaroj ne devus trakti naciojn pli civilizitaj ol ili mem en frua stadio de sia evoluo, ili estus la plej brutalaj el ĉiuj."
  • "Neniu alia nacio en Eŭropo montris tiom malmulte da inklino al sendependa pozicio inter nacioj kiel la finnoj kaj ĝenerale la tuta Turana familio."
  • "Intelekte, la finnoj ankoraŭ ne estis kompareblaj kun aliaj nacioj."
  • "Laŭ opinio de sveda kamparano, samranga finna profesiulo estas pli malalta estaĵo, fripono de la sovaĝejo, kiu estas malantaŭ li en ĉiuj aspektoj."

Almenaŭ antaŭe la Sveda Popola Partio difinis lin sia mensa patro. Ĝi antaŭe ankaŭ donadis medalon, kiu estas nomita laŭ li. Oni povis ricevi oran, arĝentan aŭ bronzan medalon Axel Olof Freudenthal, sed la oran medalon ricevis nur unu, Elisabeth Rehn. Ekde 2007 la medalon oni ne plu atribuas, pro liaj rasismaj deklaroj.[1]

Nuntempe la modera grupo de la partio substrekas ke la medalo estis aljuĝita ne ĉar Freudenthal esprimis rasismajn opiniojn, sed pro la sciencaj meritoj de Freudenthal kaj ĉar li fortigis la svedfinnan popolan spiriton. Aliflanke, ĉi tiu modera parto de la partio komprenas, ke aljuĝi medalon nomitan laŭ Freudenthal estas malĝusta laŭ la opinio de multaj, ĉar Freudenthal faris fortajn rasismajn deklarojn publike. La fina decido pri ĉu definitive ĉesi aljuĝi la medalon ne estas farita. La nuraj finnlingvanoj, kiuj iam ricevis tian medalon, estas Paavo Lipponen kaj Johannes Virolainen.

Referencoj[redakti | redakti fonton]