Diskuto:Bahá'u'lláh

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiam Bahá'u'lláh, Li lasis skribitan Volon kaj Testamenton (kiam kio? ĉu malsaniĝis?) Roberto 21:18, 19. Sep 2005 (UTC).

Pardonu - mi ne certas ke mi komprenas la demandon. Certe la citaĵo kiun vi ĉerpis el la artikolo estas tre malklara - mi planas reverkadon de la artikolo, kiam mi havos tempon. Ĉu vi demandas pri kiam Bahá'u'lláh verkis Sian "Volon kaj Testamenton"? Se jes, Li skribis ĝin propramane kaj donis ĝin al 'Abdu'l-Bahá dum Sia fina malsano, en majo 1892.
Keldan 20:47, 20. Sep 2005 (UTC)
Vidu, mankas verbo! Kiam Bahá'u'lláh ?, Li lasis eble estu Kiam Bahá'u'lláh malsaniĝismortismaljuniĝis, Li lasis...Roberto 04:15, 21. Sep 2005 (UTC)
Jes, verŝajne temas pri tajperaro. Estas tre malklare ĉar mankas verbo. Probable devus esti "Kiam Bahá'u'lláh malsaniĝis finfoje, Li lasis..." aŭ io tia (mi ne volas paroli por la verkinto). Riparu tion, se vi volas, sed ĉar mi planas eventualan reverkon de la artikolo, la eraro ne multe ĝenas min.
Keldan 06:15, 22. Sep 2005 (UTC)

Foto de Baha'u'llah[redakti fonton]

Vikipediisto:NicholasJB Mi proponas ke ni kreu eksteran ligon al la foto de Baha'u'llah. Ne ekzistas kialon por havi ĝin en la artikolo. La ofendo al bahaanoj ne estas nur ke ili nevole vidu la foton (bahaanoj ja rajtas vidi la foton, sed private kaj en etoso de respekto) sed ke la foto estas publike montrata. La fakto ke oni metis tiun ĉi foton, kiu estis ĉerpita de kontraŭbahaa libro, estas daŭra ofendo al la principoj de la Bahaa Kredo. Ne gravas ĉu ne-esperantlingvaj artikoloj, pro intenca malico, enhavas la foton. La demando estas, ĉu Esperantistoj devas ankaŭ esti netoleremaj kaj ofendemaj?

Mi opinias la fotografaĵon taŭga, ĉar kiam mi legas artikolon pri io, mi ĉiam volas ekscii, kiel tio aspektas. Se oni faras tiel eĉ kun aferoj malfacile montreblaj (ekzemple en artikolo pri la hinduisma dio Brahma en la germana vikipedio per bildo). Simile, oni ankaŭ montras ekzemple fotofrafaĵon de Hitlero en la artikolo temanta pri li, kvankam kelkaj povus senti sin ofenditaj per vidi tiun tiranon (ekzemple se io intima ligas ilin al la sekvoj de liaj teruragoj). Tamen, ni konstruas enciklopedion internacian por la tuta homaro kaj enhavantan ĉiujn utilajn faktojn, al kiu certe ankaŭ fotografaĵoj enkalkuliĝas. Blahma 16:26, 19. Dec 2005 (UTC)
Jen por montri, ke mia opinio ne estas nekutima kaj diskriminacianta. Se vi scipovas la anglan, legu ĉe: en:Wikipedia:What_Wikipedia_is_not#Wikipedia_is_not_censored_for_the_protection_of_minors (Oni ne cenzuras Vikipedion por protekto de (ĉi-kaze neplenkreskuloj, sed validas pli ĝenerale)) Blahma 23:10, 20. Dec 2005 (UTC)
Kara Marek, ne estas ĝusta ke foto de Baha'u'llah estas enmetita kiam tio estas granda ofendo al milionoj de Liaj sekvantoj tutmonde. Tiu publika montrado de Lia foto estas strikte malpermesata de la bahaaj institucioj, kaj ĉiuj seriozaj kleruloj respektas tion. Ĉiuj libroj pri la historio aŭ kredoj de la Bahaa Kredo verkita de nebahaanoj ekskludas la foton. Rilate al Brahma: Hinduistoj ne ofendiĝas pri bildoj pri siaj dioj. Se temas pri artikolo pri Hitlero, oni atendas foton de li, ĉu novhitleristo aŭ konscienca persono. Se oni ne volas vidi Hitleron, oni ne serĉas artikolon pri li. Male, se bahaano serĉas artikolon pri Baha'u'llah, li/ŝi atendas ke NE estos foto de Li. Ĉiuj respektindaj enciklopedioj NE metas foton de Baha'u'llah. Efektive, la sola loko kie oni povas trovi tiajn fotojn (krom en la Bahaa Arkivejo en Israelo) estas en malicaj kontraŭbahaaj verkoj. Tiu foto estis alprenita de kontraŭbahaa verko, skanita kaj metita en Vikipedion! Ĉu Esperantistoj sekvu la ekzemplon de kontraŭbahaanoj aŭ de seriozaj kleruloj? NicholasJB 21:03, 6. Jan 2006 (UTC)
Kara Nick: Pardonu al mi mian lastan mesaĝon kaj dankon pri la klarigo. Mi fakte rememoras, ke kiam mi verkis tiun mesaĝon, iu ekstera zorgo fiinfluis min kaj mi verŝajne skribis tro kontraŭante - mi pardonpetas. Tamen mi ĝojas, ke ekzistas ĉi tie diskuto anstataŭ ol ke iu faru ion sen kialigi tion al la aliaj. Mi persone neniel emas engaĝiĝi en la (mal)aperigado de la foto mem (kaj espereble mi ĝis nun nenion tian faris), sed vi bonvolu fari laŭ kiel vi opinias tion taŭga. La sola mia rimarko nun restas, ke ĉar tiu foto jes estas peco de informo kaj ĉar la Vikipedio emas kolekti ĉiujn ajn haveblajn informojn de la homa sciaro, mi opinias ĝusta tion, ke la foto estu trovebla ie en la Vikipedio por tiuj, kiuj vere ŝatus vidi ĝin. Espereble tion ĉi oni povas iel fari kaj pro tio la bahaanoj ne ofendiĝos. Provante reresti amike, Marek. Blahma 23:24, 7. Jan 2006 (UTC)
Nicholas:
Pri via propono pri la fotografaĵo de Bahá'u'lláh, se mi ĝuste komprenas, kaj vi intencas ke la fotografaĵo estu kaŝita malantaŭ alklakebla ligilo, kiu direktus leganton al alia vikipedio-paĝo - ne al tute alia retpaĝo - tion mi subtenus. Tio estas sufiĉe simpla afero. Simple forviŝu la parton, kiu tekstas:
[[Image:Bahaullah from miller.jpg|thumb|Bahá'u'lláh]] Tiu ĉi fotografaĵo... kaj enmetu la ordon-linion:
Tiu ĉi [[:Image:Bahaullah from miller.jpg|fotografaĵo]]
Sed se vi intencas, ke ni ligilu al fremda, aparta retpaĝo, mi devus malkonsenti.
"Ne ekzistas kialon por havi ĝin en la artikolo." Disputeble. Kompreneble, ne plaĉas al mi iom pli ol al vi, ke la fotografaĵo ĉeestas, sed ni memoru ke ni vidas la aferon tra bahaana filtrilo. Multaj vidus klaran kialon havi ĝin en la artikolo.
"Ne gravas ĉu ne-esperantlingvaj artikoloj, pro intenca malico, enhavas la foton. La demando estas, ĉu Esperantistoj devas ankaŭ esti netoleremaj kaj ofendemaj?" Denove, ĉi tiu argumento estas disputebla, pro tio ke ĝi venas el eble neintence miopa bahaana vidpunkto. Estus iom tro peza ŝarĝo, miatakse, aserti ke alilingvaj vikipedioj montras la fotografaĵon "pro intenca malico", aŭ ke fari same en la Esperanta nerprigus tiujn "netoleremon kaj ofendemon". Certe ni volas, ke la bildo ne montriĝu tie. Kaj ni volas, ke neniu agu netolereme aŭ ofendeme. Sed kompreni tiujn du kvalitojn nur en lumo de "tiaj estas tiuj, kiuj montrus la fotografaĵon" estus, laŭ mi, iom miope kaj nejuste. Ni nepre konsciu pri kiel aspektas la propraj agadoj al nebahaanoj - ke ni mem ne ŝajnu kulpaj de netoleremo kaj ofendemo. Kvankam mi ja subtenas ke la bildo kaŝiĝu malantaŭ ligilo, mi timas, ke la fakto, ke neniu alilingva vikipedio tiel faras, levigos la demandon, "Kial la Esperanta vikipedio malsamu?" Kaj ni havas neniujn kialojn krom tiujn jam donitajn en tiuj alilingvaj vikipedi-diskutpaĝoj, la artikoloj de kiuj montras la fotografaĵon.
Sed jes, verŝajne vi jam ricevis aprobon fari la ŝanĝon de Marek, kiu estas sufiĉe neŭtrala, do, se vi ankoraŭ volas fari ĝin, ankaŭ mi kunsentas. Mi lasos la faron al vi...
Keldan 07:18, 8. Jan 2006 (UTC)
Kara Keldan, dankon pro viaj komentoj. Vian opinion mi respektas, kvankam al ĉio mi ne konsentas. Kompreneble, mi ne taksas tian vidpunkton miopa, nek nejusta. Miaj opinioj estas honestaj. Tiel estas mia kompreno de la situacio. La bahaa argumento pri la forigo de la foto restas prava, ĉu en Esperanto aŭ eĉ en ĉiuj aliaj lingvoj. Vi skribis: "pri via propono pri la fotografaĵo de Bahá'u'lláh, se mi ĝuste komprenas, kaj vi intencas ke la fotografaĵo estu kaŝita malantaŭ alklakebla ligilo, kiu direktus leganton al alia vikipedio-paĝo - ne al tute alia retpaĝo - tion mi subtenus". Mi konsentas al tio. Dankon al vi ambaŭ. Amike via.NicholasJB 16:18, 23. Jan 2006 (UTC)

Eric.Coffinet >> Kial S-ro Petr Tomasovsky reaperigis hodiaŭ (10:58, 10. Dec 2006) tiun fotaĵon klare kaj supre de la paĝo ?! La antaŭa solvo (klarigoj kun ligo fine de la artikolo) estis laŭ mia opinio pli bona kaj pli akceptebla de ĉiuj...

Reaperigonte la bildon mi ne legis la diskutpaĝon de la artikolo, sed legante ĝin nur nun mi devas konsenti kun vikipediisto:Blahma. Ankaŭ mi volas vidi bildojn (se ili ekzistas) al la priskribataj personoj aŭ aliaj aferoj. Ĉu ni demandos ĉiujn, se ili volos esti rigardataj de aliaj homoj? Mi kaŝis la dosieron. Kiu volos vidi lin, tiu bv. reaperigi malnovan version. --Petr Tomasovsky 14:44, 10. Dec 2006 (UTC)
Dankon estimata samideano ! fine de la artikolo estas skribite : "Tiu ĉi fotografaĵo de Bahá'u'lláh estas ekzemplero de unu el la du fotitaj kiam Li estis en Adrianopolo, ĉerpita el kontraŭbahaa libro de William Miller. Bahaanoj permesas sin rigardi la fotografaĵon nur en atmosfero de plene deca respekto. Pro tio la fotografaĵo montriĝas ĉi tie ĉe la malsupro, kie bahaanoj povas eviti vidi ĝin. Unu ekzemplero de la fotografaĵoj fotitaj en Adrianopolo vidiĝas ĉe la Bahaa Mondcentro en Hajfo, kie dum sia pilgrimado bahaanoj povas rigardi ĝin en konvena maniero [5]." Alklakante la ligon ĉe la vorto "fotagrafaĵo", oni povas vidi la portreton de Baha'u'llah... ĉiu povas elekti vidi aŭ ne vidi ĝin. Eric.Coffinet 15:05 UTC, 10 Dec 2006
Por eviti al la nedezirataj miskomprenoj mi proponas krei ŝablonon kun atentigo, ke oni ne deziras alŝuti foton en la artikolon. Tiu ĉi ŝablono estus metita supre en la paĝo. --Petr Tomasovsky 15:15, 10. Dec 2006 (UTC)

En la angla vikipedio nun ekzistas utila ŝablono en:Template:Hidden, uzata ekzemple supre de la artikolo en:Rorschach inkblot test. Mi opinias taŭga transpreni la ŝablonon ankaŭ en la nian, kaj utiligi ĝin por similmaniere al dezirantaj legantoj ebligi montradon de la foto de Bahá'u'lláh, samtempe malkaŝante ĝin al tiuj, kiuj ne deziras vidi ĝin. Tamen por fari tion necesas transpreni ankaŭ ĉiujn rilatajn ŝablonojn uzatajn de tiu ĉi, kaj mi ĉi-momente ne havas tempon por tion fari. Tamen tio restu kiel propono, kiun mi eble iam onte realigos, aŭ se dume troviĝos alia volontulo, mi ĝojos se iu alia pli frue faros tion. Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:41, 3. Apr 2007 (UTC)

Bahaulaho[redakti fonton]

Ĉu BahaulahoBahaŭlaho estas akceptebla esperantigita formo de Bahá'u'lláh? Mi pensas ke estas racia havi esperantigitan alternativon de Bahá'u'lláh, kiel Jesuo kaj Mohamedo. Miĉipediano (diskuto) 00:31, 7 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi proponas la vorton Baha-Alaho lau la araba skribmaniero بهاء الله . Kion vi opinias pri tio ? Uzanto:Eric.Coffinet
Mi pensas ke tio estas bona. Kial Baha-Alaho kaj ne Baha-Ulaho? Miĉipediano (diskuto) 23:07, 13 jun. 2018 (UTC)[Respondi]
Ĉar Alaho estas la nomo de Dio en la araba lingvo, dum Ulaho nenion signifas. Same kiel en la libro de Claude Piron titolita "Dio, psiĉjo kaj mi" (ISBN:978-3-01-000036-9) mi proponas la uzon de la speciala persona pronomo "di" por Dio, kiu estas nek vira nek ina nek neutralaĵo sed estulo aparte de nia kreita mondo. Uzanto:Eric.Coffinet
Mi komprenas. Dankon. Miĉipediano (diskuto) 22:33, 20 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Bahaaj nomoj[redakti fonton]

Bahaaj nomoj[redakti fonton]

Laŭ la oficiala bahaa ortografio:

  • Baháʼu'lláh (aŭ Baháʾu'lláh)
  • ʻAbdu'l-Bahá (aŭ ʿAbdu'l-Bahá)
  • Mírzá ʻAbbás (aŭ Mírzá ʿAbbás)

Notu la etajn diferencojn inter la signoj: ' ʼ ʾ ` ʻ ʿ

Detale:

  • La signo ' (apostrofo) estas uzata por elizio (ellasita litero), ekz-e la A de Alláh en Baháʼu'lláh
  • La signo ʼ (alta komo, similas al eta 9) estas uzata por hamza en arabaj/persaj literoj
  • La signo ʻ (inversa alta komo, similas al eta 6) estas uzata por ʻajin en arabaj/persaj literoj
  • La signo ` estas ne uzenda. Ĝi estas nur malbona (kaj malbela) substituo de ʻ
  • La signoj ʾ kaj ʿ estas uzataj en la sistemo de DMG anstataŭ ʼ kaj ʻ

Notu: Kelkaj retumiloj ne bone montras ĉiujn tiujn signojn kaj nur montras rektangulojn. Se vi vidas rektangulojn anstataŭ verajn signojn, tio estas problemo en via retumilo, ne problemo en la artikoloj. La nomoj Baháʼu'lláh, ʻAbdu'l-Bahá ktp. estas bonaj tiel, ne "korektu" ilin! Anstataŭe aktualigu vian retumilon.

Sincere, Moldur (diskuto) 06:20, 7 jun. 2021 (UTC)[Respondi]