Uzanto:Eric.Coffinet
Vikipedio:Babelejo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Uzantoj laŭ lingvo |
Estimataj gesamideanoj, saluton kaj pacon al vi !
Mia familia nomo estas COFFINET (Kofine') kaj miaj personaj nomoj estas Eric (Eriko) kaj Bernard (Bernardo).
Mi naskiĝis en Paris (Parizo, ĉefurbo de Francio) la 27-an de februaro 1957, kaj en tiu jaro estis subskribita la eŭropa Traktato de Romo kaj lanĉita la unua Sputniko. Laŭ la Bahaa Kalendaro tiu-ĉi dato estas la 2-a de la Intermetitaj Tagoj en la jaro 113 B.E. (Baha-a Erao).
Mi konsideras min kiel esperantistan mondcivitanon, kies lingvo kaj nacieco estas francaj, kies kulturo estas mediteranea, kaj kies religio estas baha-a.
Mi vivas inter maro kaj montaroj en la sud-orienta departemento franca de Alpes-Maritimes ("Ĉe-maraj Alpoj").
Mi laboras kiel kuracisto en Nice (Nico), kaj loĝas kune kun mia edzino kaj niaj 4 gefiloj en la vilaĝo Levens.
Mi estas dum-viva membro de U.E.A. kaj iam estis estrarano de la Bahaa Esperanto-Ligo.
Miaj ĉefaj kontribuoj estas :
1) en Komunejo
- aldono de fotaĵoj pri mia regiono kiel publikaj havaĵoj..
2) en esperanto :
- Plibonigo kaj ampleksigo de la artikolaro pri Bahaismo (daŭrigota... mia artikolo pri Babismo estas premiita kiel "elstara artikolo")
- Mia artikolo pri mia vilaĝo Levens estas premiita ambaŭ kiel "elstaraj artikoloj" kaj "artikolo de la semajno".
- Dinastio de Savojo (daŭrigota...)
3) en la franca lingvo :
- Artikolo pri mia vilaĝo Levens, premiita "article de qualité" (elstara artikolo).
- Artikolo pri la olivarbo.
- Artikolo pri la kompanio fervoja de Provenco.
Se vi havas ion por diri al mi, bonvolu lasi mesaĝon ĉe mia diskutpaĝo.