Uzanto-Diskuto:Eric.Coffinet

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Eric.Coffinet!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elagnte enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzantajn skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo. - I agree to the edit counter opt-in terms En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi.  -- Yekrats 16:32, 1. Dec 2006 (UTC)

Ekzilo de Bahá'u'lláh[redakti fonton]

Jen klarigoj pri miaj redaktoj :

La longa priskribo por la Ekzilo de Bahá'u'lláh estas pli ĝuste lokita en la artikolaro nomspaco : pro tio mi transprenis la entenon de Dosiero:Mapo de Ekzilo de Bahaullah.JPG kaj igis ĝin artikolo Ekzilo de Bahá'u'lláh.

En la dosiera nomspaco kutime estas krom la dosiero mem (la bildo, la sondosiero,...) nur mallonga priskribo kaj indiko pri la fonto, la kopirajta statuso : pli longa redaktaĵo troviĝu preferinde en la artikola nomspaco.

En artikoloj kutime ne menciitas aŭtoro (tion oni povas trovi per la historio de la paĝo aŭ ĉe la dosiera paĝo). Mi trudis al la loklisto aperi listforme antaŭmetante ":". Simpla linisalto ne efikas kaj rezultis ke ĉiuj lokoj aperis sinsekve sen ia linisalto. Mi vikie ekligis el ĉiuj menciitaj lokoj esperante ke iam ekzistos artikoloj kiuj priskribas tiujn lokojn. Eventuale kelkaj el ili jam ekzistas kun alia literumado : tiukaze indus krei redirektilojn por ke la ligilo ĝuste trafu la eventuale ekzistantan artikolon.

Eric.Coffinet >>> mi bone notis tion

Aliteme  : bonvolu prezenti vin (eĉ mallonge) en via vikipediista paĝo Arno Lagrange  11:47, 9. Dec 2006 (UTC)

Eric.Coffinet >>> tion mi ĵus faris.

Saluton Eric,

Dankon pro la artikolo pri Levenso ! Sed vi ne devas esperantigi la nomon, ĉar tion ni nur faras por gravaj internaciaj urboj aŭ aliaj famaj lokoj : mi do renomas la artikolon al "Levens".

Amike, Thomas Guibal 13:42, 13. Jan 2007 (UTC)

Denove dankon pro la rimarko. Mi redaktis la tabelon akorde, kvankam oni povus rigardi la esperantigon de Nice ("Nico") kiel mez-akceptebla (mi ne certas pri tio). Thomas Guibal 17:23, 13. Jan 2007 (UTC)

Bonegan laboron vi faras pri Levens ! Se vi planas verki aliajn sekciojn (vidindaĵoj, administro, ekonomio, kaj okazeble kulturo, sporto...), kaj se vi povas aldoni bildojn, la artikolo povus ja fariĝi elstara. Kuraĝon al vi ! Thomas Guibal 08:37, 15. Jan 2007 (UTC)

Mi rimarkis ke vi faris multajn ligilojn al la franclingva vikipedio. En unua momento mi ŝanĝis ĉiujn ligilojn de la formo [http://fr.wikipedia.org/wiki/Titre Titolo] al [[:fr:Titre|Titolo]] kio aspektas pli elegante. Sed mi opinias ne bone ligi al nacilingva vikipedio : preferinde oni ligu interne al esperantlingvaj artikoloj kaj se ili ne ekzistas ili aperos ruĝe por montri ke la artikoloj estas verkendaj. Eventuale la mankantaj artikoloj povas fariĝi ĝermoj kun ligiloj al la alilingvaj ekzistantaj artikoloj. Arno Lagrange  15:52, 20. Jan 2007 (UTC)
Legu ankaŭ esperantigado de nomoj. --Petr Tomasovsky 16:34, 20. Jan 2007 (UTC)

Kara Eric,

Nu, kompleksan kaj ambician demandon vi faras ! Problemo estas, ke la vikia kodo ne eblas aldoni tekston super bildo. Anstataŭ, vi povus ekzemple krei tabelon kun ĉeloj havantaj variajn kolorojn, por imiti la savojan blazonon. Unue konsultu tiun franclingvan paĝon, kaj sekve provu labori el tiu tre rudimenta bazo :

aaa bbb ccc
ddd eee fff
ggg hhh iii

Kuraĝon ! Thomas Guibal 17:40, 29. Jan 2007 (UTC)

Via verko estas tre bonaspekta ! Vi estas rapida lernanto, ĉar vi ŝajne majstras la tabelan kodon pli bone ol mi (kvankam mi estas jam vikipediisto ekde du jaroj). Mi aŭdacis fari kelkajn ŝanĝojn rilate al la prezento (minuskligo, dikaj literoj...), sed ne hezitu nuligi ilin se ili ne plaĉas al vi.
Bonan ŝancon se vi planas krei ĉiujn savojajn nobelojn. Thomas Guibal 21:15, 30. Jan 2007 (UTC)

Saluton Eric ! Jen mi denove. Dankon pro via laboro pri la dukoj de Savojo. Sed kiam vi kreas novan artikolon, ĉu vi povus aldoni la ligilojn al la alilingvaj vikipedioj ? Mi ĵus donis al vi ekzemplon koncerne Viktoro-Amadeo la 3-a de Savojo : tio estas teda sed necesega formalaĵo. Se ne plenumita, la aliaj vikipedioj ne konos la ekziston de niaj artikoloj. Amike, Thomas Guibal 17:25, 3. Feb 2007 (UTC)

Uzu ekzemple tiun ĉi liston en la franclingva vikipedio. La intervikia listo troviĝas malsupre de ĉiu artikolo : vi nur bezonas kopii ĝin al la kongruanta esperanta paĝo. Thomas Guibal 19:07, 3. Feb 2007 (UTC)
Bonvolu pardoni ke mi ne reagis al viaj petoj : mi jam estis tre okupita per diversaj vikipediaj taskoj, nome sistema ordigado de la ŝablonoj [1] kaj kunlaboro en evoluigo de ŝablonoj por kategorio de naskiĝintoj kaj mortintoj laŭ jaroj, jardekoj, jarcentoj [2]. Pri savoja dinastio mi nur mallongan tempon rigardis la paĝon : ŝajnas ke estas bone disvolvita artikolo; tamen la genealogia arbo ŝajnas al mi malfacile legebla. Mi sugestus vertikalan formon : sed tio certe estus granda laboro ŝanĝi ĝin tiel. Mi rigardis kiel vi realigis vian projekton de informoj sur savoja ŝildo : mi por tio kreis ŝablonon {{SavojaDinastio}} kiu ebligas al vi malpezigi la paĝojn kaj pli komforte redakti. La ŝablono aŭtomate ordigas la paĝon en kiu ĝi estas enmetita en la kategoriojn Savoja dinastio, naskiĝintoj en ... kaj mortintoj en ... [3] Ĉu ne pli oportune ? Arno Lagrange  23:06, 7. Feb 2007 (UTC)
Uzante la ŝablonon {{SavojaDinastio}} vi ne bezonas precizigi la kategoriojn (la ŝablono provizas ilin) AL @ 12:11, 8. Feb 2007 (UTC)
Mi ne tre kompetentas pri kopirajtoj. Bonvolu esplori mem kio estas la diferenco inter la diversaj eblecoj. Tamen ĉi kaze PD-old ŝajnas al mi plej taŭga. AL @ 12:31, 14. Feb 2007 (UTC)
  1. Vikipedio:Vikiprojekto Ŝablono
  2. Kategorio:Ŝablono:Kategorio laŭ tempo
  3. Vidu la paĝojn en kiu ĝi jam estas enmetita : Viktoro-Amadeo la 1-a de Savojo kaj Francisko-Jacinto de Savojo.

Saluton, ĉu estas aparta kialo pro kiu la artikolo Simboloj Bahaaj nomiĝu precize tiel, kaj ne Bahaaj simboloj? Tiu dua varianto multe pli akordus kun la ĝisnunaj vikipediaj, kaj ankaŭ modernlingvaj kutimoj. Mi do forte proponas renomon de tiu artikolo - tamen sciante ke ekzemple laŭdire ekzistas iuj kialoj pro kiuj Bahaa kredo nomiĝu tiel kaj ne per la pliesperanta Bahaismo, mi prefere jam atentemas antaŭ ol ŝanĝi mem ion ajn. Antaŭan dankon do pro via reago. Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:10, 22. Mar 2007 (UTC)

Saluton Blahma... Laŭ mi, le plej grava vorto el la du estas "simboloj", tial mi sribis ĝin unue... kaj tiel la titolo estas pli facile ordigebla en la portalo "Bahaismo" Eric Coffinet 07-03-23 06h50 UTC
Por ordigi paĝojn en listoj, oni prefere uzu la ordigŝlosilojn - kion, laŭ mia observo, vi jam ĵus trafe rimarkis. Dankon pro via kunlaboro. Amike, Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:00, 29. Mar 2007 (UTC)

Novaj ŝablonoj[redakti fonton]

Dankon pro via laboro, Eric ! Mi fakte ne rigardas min kiel mediteraneon : kvankam mi nun loĝas en Montpellier, mi devenas de norda Francio. Mi tamen ŝatas la novajn ŝablonojn, ĉar ili estas belaspektaj. Thomas Guibal 12:26, 22. Aŭg 2007 (UTC)


Vi foje alŝutis ŝablonon {{Citu libron}}, sed bedaŭrinde vi forgesis traduki ĝin. Ĉu vi bonvolus traduki ĝin al Esperanto? Kerio 10:31, 22. Nov 2008 (UTC)

Lidja Zamenhof[redakti fonton]

Saluton Eric, Mi estis tre surprizita, dum mi verkas artikoleton en la franca por "Espéranto-Vendée", konstati ke Lidja Zamenhof ne aperas en la franclingva versio de Wikipedia. Mi rimarkis aliflanke ke vi verkis longegan kaj precizan artikolon pri ŝi sur via retejo. Ĉu ne eblus al vi fari artikolon surbaze de ĝi por Vikipedio ? Tio forigus gravan mankon. Mi deziris aldoni ligilon al franclingva paĝo fine de mia artikolo. Kore.--Henriko 15:51, 4. Dec 2008 (UTC)

perhaps some articles worth translating[redakti fonton]

Greetings, and apologies I can't communicate in Esperanto, but I thought you might be able to suggest to someone about translating some articles in the English Wikipedia. Of course many pages already exist, but I thought these might have a special place - see Bahá'í Faith in Poland as one possibility. This is one of a much larger work at Category:Bahá'í Faith by country which is more or less randomly being developed. Someone suggested I consider contacting others from elsewhere about broadening the availability of the work so I went looking for places people might be interested. :-) Smkolins

Saluton el Nico[redakti fonton]

De longe ni ne dialogis.

Retrovante vin chi tie mi kaptas la okazon por vin saluti.

Elkore de

--Yanpetro 15:40, 8. Feb 2010 (UTC)

Flagoj de Tero[redakti fonton]

Saluton.

Ĉu vi povus klarigi al ni vian vojon al la du Teraj flagoj kiujn vi kreis? Ĉu aliaj uzas ilin?

Sylvain (diskuto) 18:55, 8 Sep. 2012 (UTC)

Estimataj gesamideanoj, saluton kaj pacon al vi. Tiuj flagoj simbolas nian mondon per simplaj formoj kaj koloroj. La koloro flava simbolas la sunon kaj la nigra la senfinan spacon, dum oblikeco simbolas movon el nia mondo al la steloj. La ciklo blua simbolas la teron kaj la blanka la lunon. Mi opinias, ke neniu alia uzas tiujn flagojn. Elkore via. Eric.Coffinet (diskuto) 08:49, 11 Sep. 2012 (UTC)
Se via flago ne ekzistas ekster Vikipedio, ĝi ne devus aperi tie ĉi. VP ne ekzistas pro prezenti proprajn laborojn, des pli se ili similas jam ekzistantajn kreaĵojn. Sylvain (diskuto) 01:38, 17 Sep. 2012 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.