Diskuto:Baktrio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En 2017 Aleks Andre ŝanĝis la landonomon "Afganistano" al "Afganujo", asertante ke "Afganistano ne aperas en vortaroj". Laŭ la kompromiso pri finaĵoj de landonomoj tiuj, kiuj baze redaktis la originan artikolon, rajtas decidi pri finaĵo de landonomo en la artikolo: tiuj estas Petr T. kaj mi. Mi decidas kontraŭ la laŭ mi arkaika finaĵo -ujo kaj metas la finaĵon -io, por akordigi la nomon al la koncerna kategorio. ThomasPusch (diskuto) 12:19, 22 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉina traduko[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke "nia" ĉina traduko ne koincidas laŭ sia transskribo kun la formo en la germana artikolo. Krome mankis eĉ la ĉina skribmaniero. Tial mi aldonis la ĉinan skribmanieron kaj korektis al pinjino. Mi esperas, ke tio estas en ordo, precipe ĉar ambaŭ variantoj ankaŭ troveblas en la ĉapitro "Etymology" en la angla artikolo (kun la malgrava diferenco, ke la transskribo tie ne havas spacon inter la du vortoj). - Amike Tlustulimu (diskuto) 17:36, 23 sep. 2022 (UTC)[Respondi]