Diskuto:Bazidiomicetoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kion vi opinias pri la nomo klabfungoj ? Filumo de la fungoj (Basidiomycota), kiuj produktas po kvar sporojn sur klabformaj sporingoj. http://esperanto.aasemoon.com/revo/art/fung.html#fung.sak0oj pino 08:21, 8. Aŭg 2008 (UTC)

Bedaŭrinde la supra ligilo ne plu videblas, kaj ne estis arkivigita, sed mi supozas ke temas pri kopio de tiu ĉi paĝo: fungoj kaj klabfungoj en la Reta Vortaro. Alternative al la scienca nomo, kiu aperas en la pli renoma baza vortaro PIV kaj kiun mi ne volus ĉi tie oferi favore al "simpligita Esperanto de nur 500 vortradikoj", la vorto klabfungoj tute enordas. Mi nun menciis ambaŭ nomojn, tiun de la klaso kaj tiun de la filumo, en la unua frazo, tiel ke oni scias ke temas pri du malsamaj konceptoj, ne pri sinonimoj. Sed tamen daŭre nur estas unu artikolo, kaj ne bonas prezenti du konceptojn samtempe en unu artikolo. Tamen disigi la temojn al du paĝoj ne eblas per unufoja klakfrapo de la manoj. ThomasPusch (diskuto) 16:12, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]