Diskuto:Plantoscienco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Botaniko)

ne jam ekzistas artikolo pri la Ginkgo. Kiel nomi ĝin en la E-a Vikipedia ? ĉu "ginkgo" ? ĉu kiel mi legis en kelkaj lokoj interalie en traduko de poemo de Yosano Akiko "ginko", ĉu alimaniere (en la ĉina la nomo estas ginkjo)?


Kiam mi kreis, mi ne kontrolis la nomon, sed ĝuste temas pri ginko (PIV). Mi intencas korekti mian eraron. RK

Mi kreas, ke estas bona preferi la latinan nomon por la bazo de la nomoj de la plantoj. Do mi kreas, ke ginkgo estas la bona nomo, ĉar la latina nomo estas "Ginkgo biloba"--Aroche 08:40, 2. Jul 2005 (UTC)

Ĉu ne transporti tiun ĉi diskuton al Diskuto:Ginko? Pretere, ni povos ĝui belegajn kaj senfinajn disputojn pri la prononcebleco de "ginkgo" (kiun mi eĉ ne provas elparoli, pro timo nodi mian langon…). -- U., 08:45, 2-a de julio 2005 (UT)