Diskuto:Brazila dalbergio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vera jakarando estas eĉ de alia familio, nome Bignoniacoj, nune alidirektilo al Palisandro, kiel tipo de ligno, ne de planto. Bona ĝangalo.--kani (diskuto) 23:31, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi jam metis proponon je alinomado al la komenco de la artikolo. Pro la scienca nomo mi inklinas al "Nigra dalbergio". Krome la genro nomiĝas laŭ NPIV "dalbergio".
Mi ne scias, kial la kreinto daŭre inventas strangajn nomojn por plantoj kaj bestoj. --Tlustulimu (diskuto) 23:38, 18 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Karaj. Mi ne konsentas pri la nomŝanĝo tial ke la termino Jakarando jam ekzistas en la vortaro Costa,A.K.A. Dicionário completo Esperanto/Portugues.2eld.Rio-de-Ĵanejro.2001.527p. Tiu estas la plej granda tiaspeca vortaro en Brazilo. Mi ne inventis la nomon. Mi nur enkondukis esperanten jam ekzistanta nomo citita en la angla, en la portugala kaj en la hispana versioj. La esperanta versio estas tradukaĵo, el la angla versio. La tradukado de scienca nomo estas foje prava, sed oni riskas ke ĝi estu ŝangita pro la konstantaj taksonomiaj revizioj, foje oni havigas strangaĵojn kiel Sulfurpitango, k.a. lumass
Saluton, @Lumass:. Kiel jam skribis Kani, "Jakarando" apartenas al tute alia planto-familio, nome bignoniacoj. Laŭ NPIV li pravas. Ĉu la difino de la "Dicionário completo Esperanto/Portugues" troveblas en plia vortaro, eble eĉ de alia lingva kombino? Se ne, mi preferus orientiĝi je NPIV, precipe ĉar ĝi ekde kelkaj tempo estas alirebla en la reto. --Tlustulimu (diskuto) 10:12, 19 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Kani:. Mi proponas, ke ni faru el la alidirektilo Jakarando veran artikolon, prefere laŭ la difino de NPIV. - La misgvida alidirektilo ne povos tiel resti, kiel ĝi estas nun. - Bedaŭrinde ĉe la botanikaj artikoloj estas parte sufiĉe granda ĥaoso, eble ĉar multaj uzantoj nur orientiĝas je la vortaroj nacilingvaj-esperantaj resp. esperantaj-nacilingvaj. Parte eĉ ekzistas apartaj artikoloj pri certaj specioj, kvankam la sciencaj nomoj estas eĉ sinonimaj. Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:12, 19 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, @Lumass: @Tlustulimu:. Lumass pravas, ke tiu vorto jakarando estas tute esperanta kaj uzebla, tamen ne tiom por tiu artikolo, kvankam mi ne kontraŭas, ke derive el unu el la surlokaj nomoj oni konservu tiun nomon en la artikolo, sed plej logike klarigante tion en la redakto, ke jakarando estas tute alia afero. Tlustulimu pravas, ke indas krei la artikolon Jakarando. Eble oni povas alveni al interkonsentoj anstataŭ al redaktobatalo, sed Tlustulimu tute pravas, ke "multaj uzantoj nur orientiĝas je la vortaroj nacilingvaj-esperantaj" kaj eĉ al surlokaj nomoj, kio en plantoj estas sufiĉe ĥaosa. Plej bone ni ne ataku unu la alian sed preferinde serĉu komunan vojon. Lumass ne pravas kiam konsideras Sulfurpitango strangaĵo se konsideri, ke la scienca nomo estas Pitangus sulphuratus, kaj ke sulfuro estas tute esperanta vorto kaj pitango estas PIV-a vorto kvankam referenca al alia koncepto, sed same biologia. Eble aliaj titoloj de mi kreitaj povas esti diskutindaj kaj alinomendaj. Tion mi ne kontraŭos, kaj kiam mi antaŭ kelkaj jaroj komencis plibonigi aŭ rekte krei artikolojn pri birdoj, mi serĉis grupeton de kunlaborantoj kun kiuj kolektive serĉi la plej taŭgan nomon kiam tiu ne ekzistis en la jam konata esperanta referencaro, bedaŭrinde mi malsukcesis prie kaj devis fari la taskon sola, sed ĉiam malferma al kunlaborado. Pri tio kaj pri ĉio.--kani (diskuto) 11:42, 19 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Kaj ja ekzemple en la anglalingva versio de jakarando estas averto pri Dalbergia nigra.--kani (diskuto) 11:51, 19 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Jakarando estas farata. Por mi ne tro multe gravas kiu estu la titolo por ĉi artikolo (ambaŭ solvoj indas). Sed mi proponas, ke la komenco estu Brazila jakarando laŭ loka nomo aŭ Nigra dalbergio, laŭ la scienca nomo, Dalbergia nigra, estas specio ktp., aŭ Laŭ la scienca nomo, Dalbergia nigra, kaj laŭ loka nomo Brazila jakarando, Dalbergia nigra, estas specio ktp.--kani (diskuto) 12:17, 19 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
En Jakarando mi ne certas pri la vortoj staminodo kaj trikolpata en Priskribo.--kani (diskuto) 12:35, 19 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Nu, mi ĵus trovis kialon por ke Brazila jakarando estu nek la titolo nek eĉ alidirektilo, kvankam povus resti en la redakto, nome ke estas specio en:Jacaranda brasiliana sen versio en la portugala. Tio ne signifas, ke mi voĉdonas klare por la alinomigo, sed komprenas, ke Lumass devus akcepti tion.--kani (diskuto) 12:46, 19 feb. 2021 (UTC)[Respondi]