Diskuto:Bubastiso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne komprenebla frazo[redakti fonton]

Kiu povas kompreni kaj igi komprenebla tiun frazon? "...kvankam ĝi aperas en ekleziaj analoj inter la episkopaj vidas de la provinco Augustamnica Secunda." --DidCORN la 8-a de aprilo 2016, 11:00 (UTC)

@DidCORN:, farita. --Ochilov (diskuto) 10:31, 8 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Ĉu "krizhelpo de la faraono Amenophiso la dua"?

Nun la teksto jam multe maturiĝis de la komenca fazo, en kiu estis multaj fuŝtradukoj el la angla lingvo. Sed tamen restas strangaĵoj, kiuj nur okulfrapas se oni atente legas la tekston. Ekzemplo ĝis nun estis unu el la bildopriskriboj, kiu komenciĝis "Krizhelpo de la faraono Amenophiso la dua". Ĉu la ŝajne tute kontente kaj sen videbla krizo sidanta faraono estas la helpisto aŭ la helpato, viktimo de akcidento??? Nek nek: simple temas pri reliefo de la faraono, kaj iu komence uzita traduka roboto anstataŭigis la anglan vorton "relief" per esperanta vorto "krizhelpo"... Mi nun ĝustigis tiun eraron, sed garantias ke ankoraŭ ne troviĝis la lasta traduka eraro. Simple necesas kun saĝo kaj atento legi la tutan tekston, kaj ĉe ĉiu strangaĵo salti al la koncerna vortumo en la angla teksto, kaj spuri kie la komence uzita traduka roboto denove konfuzis ion. Iom bedaŭrindas ke la teksto nun jam estas vikipedia artikolo de la semajno, elstare prezentiĝas sur la titolpaĝo, kaj tamen la kruda robota traduko ankoraŭ ne finkorektiĝis. Pli bonus unue fintraduki kaj poste prezenti... ThomasPusch (diskuto) 11:40, 25 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Plia ekzemplo: "Kiam ili venis al urbo sur ĝiajn bankojn, la barĝoj estis produktitaj rapidaj" (Herodoto). Ĉu Herodoto vere skribis tion? La frazo plene sensencas, sed la angla traduko de la koncerna frazo de Herodoto kompreneblas: "When they came to a town on its banks, the barges were made fast." Herodoto volis esprimi: "Kiam ili venis al urbo riverborda, la barkoj estis fiksitaj per ŝnuroj." Simple necesas ĉiam memori ke roboto ne estas traduka aŭtoritato, nur povas krei krudan antaŭtradukon, sed neniam rajtas publikigi tekston sen zorgema homa kontrolo. ThomasPusch (diskuto) 12:16, 25 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Bibliografia listo[redakti fonton]

Krome mi dubas pri la senco de tiom ampleksa bibliografia listo, aparte pri ties partoj kiuj al simpla leganto (do nespecialisto pri egiptologio, specife pri papirusoj kaj hieroglifoj aŭ en pli vasta senco pri arĥeologio ĝenerale) aspektas kiel nekompreneblaj mallongigoj (ekzemple la informoj "PM IV, 27-35" aŭ "GDG Il, 5, 75"). Mi ĵus plikompletigis la informojn pri verkistoj, sed rekomendus elpreni tion kio vere ne estas ŝanĝebla al komprenebla informo. ThomasPusch (diskuto) 13:15, 25 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Post la noto, mi ankoraŭ plu serĉis la signifojn de iuj mallongigoj de egiptologiaj periodaĵoj, kaj de la kompletaj nomoj de aŭtoraj esploristoj. Pri deĉifro de la signaroj "PM IV, 27-35" kaj "GDG Il, 5, 75" mi malgraŭ intensa serĉo ne sukcesis kaj elprenis ilin. La resta bibliografia listo laŭ mia opinio en la nuna formo tamen povas resti: se oni guglo-serĉas iun parton el tiu listo de egiptologiaj publikaĵoj, oni en la esperantlingva listo nun trovas pli klarajn informojn ol en pluraj similaj alilingvaj retaj listoj... ThomasPusch (diskuto) 10:40, 26 okt. 2016 (UTC)[Respondi]