Diskuto:Cetacoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

fakte ĉi tei troviĝas sinskve du prezentoj de la "arbo" de variaj cetacoj, (kaj estas kelkaj malsamecoj inter la du) estus bone unigi ilin ? aŭ fari la unuan pli facila rezumo de la posta detala, sed ili devas esti kongruaj inter si. Kiu sufiĉe bone konas la cetacoj ?

"bartoj" aŭ "balenlamenoj"[redakti fonton]

Mi proponas anstataŭigi la vorton "barto" per "balenlameno" en la artikolo (kaj sekve "bartocetaco" per "lamencetaco"). Gugle tute ne troveblas ekstervikipedia uzo de "barto" en tiu senco (ankaŭ ReVo indikas, ke ĝi prenis "barto" el la Vikipedio); aliflanke ja estas 37 ekstervikipediaj trovoj por "balenlameno". Ankaŭ la listo de simplaj samsignifaj vortoj proponas, ke oni uzu "balenlameno" aŭ "balenosto" anstataŭ "barto". Marcos 14:18, 26. Sep 2008 (UTC)

Mi nun efektivigis mian ĉi-supran proponon. Marcos 15:05, 28. Sep 2008 (UTC)

Mi vizitis la proponitan paĝon. Eble Eo povas kunvivi per 2.000 vortoj, sed tio ja bonas? Ĉu ni kreu apartan vikipedion por Simpla Esperanto? Narvalo 17:25, 28. Sep 2008 (UTC)

Ne. Estus malsaĝe dividi nian laborforton al du Vikipedioj.
La citita listo ne provas malgrandigi la nombron de uzataj vortoj, sed nur la nombron de radikoj. Unu el la ĉefaj trajtoj, pro kiu Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj, estas la fakto, ke eblas krei multegajn vortojn surbaze de malmultaj radikoj, do ne necesas lerni tiel multajn radikojn.
Malgraŭ tio, ke preskaŭ ĉiuj Esperantistoj mencias tiun econ de Esperanto en la varbado de lernantoj, kelkaj ignoris tiun econ en la propra parolo, kaj aldonadis novajn radikojn el siaj naciaj lingvoj, anstataŭ uzi la Esperantajn eblojn de vortfarado. Poste vortaroj kiel PIV volis imponi per sia "pleneco", kaj listigis multajn radikojn kun duba valoro; tro malofte ili aldonis la rimarkon "evitinda". Kaj la nunaj Esperantistoj ofte pensas, ke iu radiko devas esti bona se ĝi aperas en PIV. Ili eĉ ne plu konscias pri la diferenco inter oficiala kaj PIV-a radiko.
Nu, kompreneble vi rajtas malkonsenti kun miaj ĉi-supre esprimitaj opinioj.
Sed ĉu vi efektive malkonsentas kun la ŝanĝo de "barto" al "balenlameno"? La citado de la listo ja estis nur flanka argumento. Mia ĉefa argumento baziĝas sur la efektiva lingvouzo en la Interreto. Marcos 18:13, 28. Sep 2008 (UTC)

Ampleksigo[redakti fonton]

Mi pliampleksigis la artikolon novembre 2018 baze de la anglalingva versio. Mankas inter alie ĉapitro pri inteligento.--kani (diskuto) 23:30, 16 nov. 2018 (UTC)[Respondi]