Diskuto:Cifereca fotilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Multan dankon pro la nova artikolo! Mi movis ĝin de Diĝita fotoaparato al Cifereca fotilo. Mi esperas, ke oni ne kontraŭas. Jam estis unu ligo al cifereca fotilo, kaj artikolo pri cifereca, laŭ kiu la vorto "diĝita" estas evitinda. Lingvano, 2004-11-12.

BNertilow ĉiam skribas strangaĵojn, lia opinio ne gravas por mi. Cifereca ne havas sencon kaj ne estas internacia aŭ logika.

Mi pensas, ke "cifereca" estas kvazaŭ rekta traduko de la angla kaj rusa vortoj. Ĝi estas en Komputada Leksikono kaj en PIV (2002). Ankaŭ mi ne tuj ŝategis ĝin, sed intertempe mi kutimiĝis al ĝi. Lingvano, 2004-11-13.

Mi nur volas aldoni ke en la franca oni diras "numérique" kiu ankau tute korespondas al cifereca (verŝajne kiel en la angla kaj la rusa). Do cifereca estas sufiĉe internacia, sed pro la mallongeco de bit- kaj ties sufikseco, mi pli ŝatas ĝin. bitfotilo, ktp... Sciuro23

Ne nur fotiloj, sed ankaŭ televidiloj, filmiloj, kaj similaj aparatoj havas unu komunan econ, kiu distingas ilin disde aliaj elektronikaĵoj: ili estas "bitaj". La kapo de la artikolo devas teksti do "bitfotilo". Same oni povas paroli pri "bitlibro", bitteknologio kaj similaĵoj, vidu (http://eo.wikipedia.org/wiki/Bitlibro).