Diskuto:Cirila alfabeto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Reta Vortaro (http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/) ŝajnas indiki preferinde "slava" ol "cirila" alfabeto. Kiel estas via opinio, ĉu ni devus ŝanĝi la titolon? Malgraŭ la uzo de la radikalo "cyril-" en multlingvoj, esperantigo de ĝi estus rekte "slava" pli ol cirila! Kiel ne havas lingvon uzinta "slava alfabeto" estus pli grava ni gardas tiu esperantismo, ĉu ne?

Kara anonimulo. Al mi cirila alfabeto estas tute internacia kaj komprenebla. Slava alfabeto, kvankam komprenebla, ŝajnas al mi modismo, eble ĉar Sankta Cirilo estas sanktulo kaj oni povas pensi pri religia influo. Ŝajne tio estas ideo de senfarulo kiu volas reformi la mondon ŝanĝante la nomojn de la aferoj. Alie, ne nur slavaj lingvoj uzas cirilan alfabeton, eĉ la mongola kaj kelkaj minoritataj lingvoj de eks-sovietunio uzas ĝin.Roberto 18:12, 4. Jun 2006 (UTC)
Estas slavoj, kiuj ne uzas cirilan alfabeton. Estas slavoj, kiuj uzas sole cirilan alfabeton. Tial ni lasu la paĝon kiel cirila alfabeto. Petro 4. Maj 2006 18:12 (UTC)

kial Cirila, ne Kirila[redakti fonton]

Kial la lemmo skribiĝis kun C, kvancam la alfabeto nomiĝas laŭ Kiril (Кирилъ/Κύριλλος) de Tesaloniko? -- 87.161.59.100 10:49, 1. Jul 2007 (UTC)

  1. Bonvolu pardoni! -- mi forgesis ensaluti. Ingolf 10:51, 1. Jul 2007 (UTC)

... sed ĝia litero "ш" (ŝ) parencas la hebrean "ש".[redakti fonton]

Mi forte dubas tion aserton. La "ш" ekzistas idente en la glagola alfabeto. Kaj tio alfabeto uziĝis por farĉi mankojn de la helena alfabeto, kiam la kirila (cirila) alfabeto konstruiĝis el ĝi. Estas pensebla, ke la hebrea litero estis ties modelo, sed ne deviga, ĉar la glagola alfabeto koncipiĝis intence senmodele por emfazi la sendepencon de la slava kulturo. -- Ingolf 11:33, 1. Jul 2007 (UTC)

Cirilaj alfabetoj estas pluraj[redakti fonton]

Estis la origina Kirilico kaj estas pluraj modernaj alfabetoj. Ilia sumo ne formas UNU alfabeton, kaj prave la angla Vikipedio havas plurnombran subtitolon: "Cyrillic alphabetS" http://en.wikipedia.org/wiki/Cyrillic#Cyrillic_alphabets Pli ĝusta estus plurnombro ankaŭ por ĉi tiu paĝo.

--Sergio 17:58, 7 Dec. 2011 (UTC)