Diskuto:Denton

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu grafejo aŭ konteo? Ŝajnas ke neniam estis grafoj en usono....

Eble komparu la artikolon pri Kantono, kiu diskutas tiun problemon. Mi persone opinias, ke unueca nomsistemo por administraciaj unuoj estus tre utila, eĉ se ĝi perdigas kelkajn lando-specifajn detalojn. Ekzemple oni povus uzi (regno - regiono - provinco - distrikto - subdistrikto - municipo), kun ellaso, kie estas malpli da ŝtupoj. Spertuloj pri la landoj bildigu tiujn esprimojn al la
sialandaj. --Umberto 08:11, 29. Dec 2004 (UTC)

Mi ne preferas tiun aŭ aliajn. Sed estas prefere ĉiam uzi la saman, almenaŭ kiam temas pri ia lando. . 194.51.20.124

Laŭ artikolo Kantono preferinda: distrikto. Tiam mi uzas ĝin, spite tion, ke hungaroj uzas departementon.--Crosstor (diskuto) 13:19, 8 Dec. 2012 (UTC)