Diskuto:Digrafo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel plej bone nomiĝu la artikolo?[redakti fonton]

Mi kunigis la du artikolojn Digramo kaj Digrafo, ĉar temas pri precize la sama afero. Iom hezite kaj arbitre, mi favoris la artikol-titolon Digrafo:, ĉar:

  • Digrafo estas la titolo de la pli malnova el la du artikoloj.
  • Inter la intervikioj nur la franca kaj Ido voĉdanas por digramo, dum por digrafo voĉdonas la als, da, de, en, es, gl, it, nl, no, pt, ru, sv. Mi ne scias ĉu la japana 二重音字 estas transliteraĵo, kaj, se jes, de kiu formo. Esperinde iu klarigos. Koncerne la du formojn sian voĉon retenas la br, cs, pl, kaj qu.
  • Tre supraĵa kontolo ne provizis klaran elekton por Esperanto.

Tamen:

  • PIV (1970) konas formon digramo, sed ne formon digrafo.
  • Eble la formoj digramo, trigramo fakte pli kongruas al aliaj vortformoj en Esperanto? Ĉu iu scias pri listo de -gram-vortoj kaj -graf-vortoj?

Rekontrolo per Google malnete donas:

  • digram 146,000 —— digraf 17,600 + digraph 758,000
  • digramo 281 ——— digrafo 37,900
  • digramo kaj 74 —— digrafo kaj 46
  • digramo litero 63 — digrafo litero 9

Kaj kiam mi petas de Google serĉi nur Esperantajn paĝojn:

  • digramo 97 — digrafo 33, digraph 141 (eĉ!)

Kion opinias aliaj pri tio kiel plej bone nomiĝu la vikipedia artikolo? --Bill O'Ryan 03:35, 10. Jun 2007 (UTC)

Mi pensas ke tiu ne gravas. Grafogramo ne estas Esperanta radiko, sed ambaŭ internaciaj radikoj el la greka. Vere ekzate "digramo" estus kunaĵo de du literoj grafike kiel Æ. Sed mi ne vidas problemon.Roberto 18:12, 10. Jun 2007 (UTC)
Kaj mi pensas, ke la plej bona nomo estas dusigno. Digrafo signifas verŝajne dieca nobelulo, kial ĝi rilatu al ortografio? --Lohengrin 10:35, 30. Sep 2008 (UTC)
Dia grafo... ho, bona mokaĵo... Roberto 11:37, 30. Sep 2008 (UTC)