Diskuto:Distrikto Brodnica

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Noto en diskutpaĝo diskuto:distrikto (Pollando), informcele kopiita ankaŭ ĉi-tien:

En preskaŭ ĉiuj lingvoj la polaj nomoj de la distrikto estas komplete tradukitaj, do powiat Brodnicki (distrikto Brodnica) tradukiĝas ne nur "distrikto Brodnicki", sed "distrikto Brodnica" aŭ "distrikto de Brodnica" ... klaras ke Brodnicki estas nur la genitiva deklinacia formo de la urbonomo Brodnica. Alternativo estas komplete ne traduki la distriktonomon, do la artikolo ankaŭ en aliaj lingvoj krom la pola nomiĝus powiat Brodnicki. Traduki nur la unuan parton de la nomo kaj lasi la duan duonon de ĝi en genitiva deklinacio estus kiel traduki la nomon "la Fundamento de Esperanto" al la germana per "das Fundament de Esperanto", al la angla "the Foundation de Esperanto", aŭ al la rusa "Основы de Esperanto" - aŭ tute nacilingve aŭ tute esperantlingve. En la esperantlingva vikipedio, kiu volas esti laŭeble esperantlingva kaj havi nacilingvajn titolojn nur kie necese, ne utilus komenci titolojn de distriktaj artikoloj per "Powiat...", "Landkreis...", "Distrito...", konsiderante ke tiuj titolokomencoj estus nur tradukoj de la vorto "distrikto". Tial mi proponas aliĝi al la kutimo de la vikipediaj lingvoj kiuj tradukas la titolojn de distriktaj artikoloj al sia lingvo, kaj nomi la artikolojn de polaj distriktoj laŭ modelo "distrikto Brodnica", ne duonesperante-duonpole "distrikto Brodnicki". --ThomasPusch (diskuto) 19:01, 9 Jul. 2013 (UTC)

Mi subtenas vian proponon. --Tlustulimu (diskuto) 19:49, 9 Jul. 2013 (UTC)