Diskuto:Djolo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi hezitis, ĉu uzi "Djolo" aŭ "Djoloj" kiel artikolnomon. Tial mi serĉis, kiel oni faris pri aliaj popoloj, kaj mi trovis plurajn ekzemplojn de multenombraj nomoj: Japanoj, Ajnuoj, Andamananoj, Eŭskoj, Buriŝoj... Mi ne scias, ĉu mi trovis iujn ajn tiajn artikolojn kun unu-nombra nomo! Tial mi elektis "Djoloj", sed nun Chuck shanghis al "Djolo". Do, kia estas la regulo? Aliflanke ŝajnas tute manki tiaj artikoloj pri multaj grandaj popoloj kiel francoj, rusoj, ukrainoj, usonanoj, angloj, ĉinoj... Bertilo WENNERGREN