Diskuto:Doktrino de Bush

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Prezidanto de Usono'

Ĉu ne estas diferenco inter prezidanto kaj prezidento? Mi opiniis, ke per prezidanto oni tradukas la anglan vorton chairman kaj per prezidento oni tradukas president. La laboro de la prezidento de Usono ne estas simple prezidi kunvenojn. Ĉu ekzistas vikipedia politiko pri tiaj lingvaj disputoj? -- AdamRaizen

La debato jam estas ĉirkaŭ la artikolo Prezidanto de Usono. Mi ne ĝuste konas la diferencon inter la du menciitaj anglaj vortoj, sed mi opinias ke prezid'ant'o estas iu kiu nun prezid'as ion (asocion, debaton, ŝtaton) kaj prezident'o estas iu kiu ricevis la taskon regi landon. PIV difinas prezident'o = prezid'ant'o 3 : iu kiu prezid'as ŝtat'o'n. Ja Bertilo havas alian opinion pri tio, kiun li argumentas. Miaflanke mi opinias oportuna tiuj nuancoj. Ni havas du radikojn prezid'i kaj prezident'o kiuj ambaŭ estas tre internaciaj, kaj George WASHINGTON por mi ne estas prezid'ant'o de Usono sed eventuale prezid'int'o kaj prefere prezident'o (li estis siatempe kaj estadas same kiel Ludoviko la 14-a estis kaj estadas nomata reĝ'o de Francio). -- ArnoLagrange 07:18, 11. Apr 2003 (UTC)
Kompreneble Georgo Vaŝingtono ne estas prezidanto de Usono, sed li iam estis. Tute analoge Gaston Waringhien ne plu estas prezidanto de la Akademio de Esperanto, sed li ja iam estis prezidanto de la Akademio. Se estus problemo pri tiaj aferoj rilate al ŝtatprezidantoj (kio ial necesigus enkonduki tempe neŭtran vorton kiel "prezidento"), tiam la sama problemo devus koncerni ĉiujn prezidintojn de ĉiaj ajn organizoj. Bertilow 17:55, 11. Apr 2003 (UTC)